Matthew Shepard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthew Shepard
Persona informo
Naskonomo Matthew Wayne Shepard
Naskiĝo 1-an de decembro 1976 (1976-12-01)
en Casper
Morto 12-an de oktobro 1998 (1998-10-12) (21-jaraĝa)
en Fort Collins
Mortokialo krania traŭmato
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo
Loĝloko Laramie • Casper
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Vajomingo • Catawba College • Natrona County High School • The American School In Switzerland
Familio
Patro Dennis Shepard
Patrino Judy Shepard
Okupo
Okupo studento
TTT
Retejo http://www.matthewshepard.org/
vdr

Matthew Wayne SHEPARD (naskiĝis la 1-an de decembro 1976 en Casper, Wyoming, mortis la 12-an de oktobro 1998 en Fort Collins, Kolorado) estis usona studento de la Universitato Wyoming, brutale murdita je la aĝo de 22 jaroj. Esploro de la polico pruvis, ke la sola motivo de la murdo estis malamo kontraŭ samseksemuloj.

Familianoj de Matthew Shepard, honoritaj de Barack Obama.

La 22-jara Aaron McKinney kaj 21-jara Arthur Henderson logis Matthew Shepard el la universitata kampuso mallonge post la noktomezo la 7-an de oktobro 1998. Ambaŭ interfiksis renkontiĝon kun li, parolante al Matthew, ke ili estas gejoj. Li estis forkaptita kaj forveturita al senhomaj terenoj Sherman Hills, oriente de la urbo. Tie Matthew Shepard estis ligita al ĉirkaŭbarilo, batata kaj torturata. La krimuloj forlasis lin tie, por ke li mortu. Nokte la temperaturo falis al proksimume nulo.

18 horojn poste Shepard estis hazarde trovita de iu biciklisto, kiu komence pensis ke li estas birdotimigilo. Tiam li ankoraŭ vivis, tamen estis en komato. Matthew mortis kvar tagojn poste en malsanulejo je 12:53 sen lucidiĝo.

La kialo de la morto estis la vundoj sur lia cerbo. Krevaĵo de kranio estis de la malantaŭo de la kapo ĝis la dekstra orelo. Sur la vizaĝo kaj kapo li havis dek du vundojn, kiujn la kuracisto ne kuraĝis operacii.

Ambaŭ krimuloj estis ligitaj al la religia movado de la loka pastoro, kiu aktive propagandis kontraŭ samseksemuloj. En juĝejo ili senkulpigis sin poste asertante, ke laŭ ili Dio malamas samseksemulojn kaj ke samseksemuloj estas kondamnitaj por eterna damno. Juĝo kondamnis ilin je la puno de dumviva malliberigo.

Por memorigo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]