Matthias Alexander Castrén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castrén sur finnlanda poŝtmarko, 1963

Matthias Alexander CASTRÉN (naskiĝinta la 2-an de decembro 1813 en Tervola, mortinta la 7-an de majo 1852 en Helsinko) estis finnuja filologo. Li apartenis al la svedlingva minoritato de Finnlando. Li pioniris en la esploro de la urala lingvaro. De li eldonitis la unua sveda traduko de la epopeo nacia Kalevala.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Oulu kaj Helsinko li habilitiĝis en 1839. Por studi popolajn dialektojn li faris en 1839 vojaĝon al izolitaj regionoj de finnlanda Sameio kaj duan en 1840 tra Karelio. Inter 1841 kaj 1844 Castrén ankoraŭ pliintensigis la tionrilatajn esplorojn kun inkluzivigo de sameoj de Rusio kaj Norvegio.

Eĉ pli grava,koncerne sciencajn rezultojn, estis partopreno lia ĉe granda ekspedicio inter 1845 kaj 1949 farita laŭ komisio de la Akademio de Sankt-Peterburgo kaj de la Universitato de Helsinko esplori kaj etnografie kaj lingvike tutan Siberion disde la landlimoj kun Ĉinio ĝis Arkta Oceano. En 1851 li iĝis profesoro ĉe la nove kreita katedro pri finnaj lingvoj kaj literaturoj de Helsinko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Carsten mem publikigis »Elementa grammaticae Syrjaenae« kaj »De nominum declinatione in lingua Syriaena« (latinlingve, Helsinko 1844); »Vom Einfluß des Akzents in der lappländischen Sprache« (svedlingve; Sankt-Peterburgo 1845); »Elementa grammaticae Tscheremissae« (Kuopio 1845); »Versuch einer ostjakischen Sprachlehre nebst kurzem Wörterverzeichnis« (dua eldono, Sankt-Peterburgo 1858) kaj »De affixis personalibus linguarum Altaicarum« (Helsinko 1850).

El la postlasitaĵoj eldonis Franz Anton Schiefner »Reiseerinnerungen aus den Jahren 1838–1844« (Sankt-Peterburgo 1853) kaj »Reiseberichte und Briefe aus den Jahren 1845–1849« (Sankt-Peterburgo 1856); krome »Vorlesungen über finnische Mythologie« (germana traduko de Schiefner, Sankt-Peterburgo 1853); »Ethnologische Vorlesungen über die altaischen Völker« (germane de Schiefner, 1857); »Abhandlungen und akademische Dissertationen« (1858; germane de Schiefner, 1862); »Tillfälliga uppsatser« (kun biografio, 1870).

Aliaĵoj lingvikaj estis: »Versuch einer koibalischen und karagassischen Sprachlehre« (1857); »Grammatik der samojedischen Sprachen« (1854, kun vortaroj en 1855); »Tungusische Sprachlehre« (1856); »Versuch einer burjätischen Sprachlehre« (1857); »Versuch einer jenisei-ostjakischen und kottischen Sprachlehre« (1858).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 806 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]