Matthias Gallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Gallas
Persona informo
NomoMatthias Gallas
Dato de naskiĝo16-a de septembro 1584 [#]
NaskiĝlokoTrento [+]
Dato de morto25-a de aprilo 1647 [#]
MortolokoVieno [+]
Aĝo je morto62
Okupoj kaj profesioj
Okupooficiro [#]
Geografio
ŜtatoAŭstrio
Familio
Edz(in)oDorothea Anna, Gräfin von Lodron [+]
InfanoFranz Ferdinand Gallas, Antonín Pankrác Gallas, Maria Viktoria Gallas [+]
PatroPancraz Graf von Gallas [+]
PatrinoAnnunziata Marcanti di Gandina [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Matthias Gallas (naskiĝis la 16-an de septembro 1584 en Trento, mortis la 25-an de aprilo 1647 en Vieno) estis aŭstra oficiro. Li batalis dum la tridekjara milito por la imperiestro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en malnova kaj riĉa familio en Trento, li eniris frue en la oficon de la armiloj kaj militis en Italio kontraŭ Hispanio. Li pasis poste al la servo de la katolika ligo de kiu la armeo estis komandita de Tilly. Gallas, tiam kolonelo de regimento de infanterio, distingis sin en la bataloj interalie dum la batalo apud Stadtlohn (en 1623) kaj kontraŭ la dana armeo. En 1630, li batalis en Italio kiel supera oficiro sub la komando de Collälto kaj estis de granda efikeco dum la preno de Mantoue, al kiuj li partoprenis flanke de sia amiko, Johann von Aldringen.

Tio ĉi valoris al li esti nomita grafo de la Imperio kaj li revenis tiam en Germanion por la militaj operacioj kontraŭ la armeo de Gustave-Adolphe. Dungita de Wallenstein, kiu iris baldaŭ akordi al li ĉiun fidon kaj de kiu li fariĝis tre proksima, li estis ĉefo de korpo de armeo zorge de defendi Bohemion kontraŭ la svedoj en 1631 kaj 1632. Li batalis en Alte Veste apud Nuremberg same kiel en Lützen. De aliaj servoj signalitaj, al la profito de la Imperio, kontraŭ Bernard de Saksio-Weimar rimarkigis Gallas per la Imperiestro Ferdinand 2a li mem. Ĉi tiu nomis lin ĝenerala-leŭtenanton en sia propra armeo.

Gallas estis unu el la estroj kunĵuritaj kontraŭ Wallenstein. Profitante de la fido de tiu lasta same kiel de tiu de la Imperiestro, li povis kunlabori efike al la elimino de lia eksa estro. Post la murdo de tiu lasta, komanditita de Ferdinand 2a, Gallas estis riĉe premiita kaj nomita estro de la armeo, kiu Wallenstein estis rekrutinta kaj komandita. En la granda batalo de Nördlingen, la 1634 1634, li kovris sin de gloro detruante la svedan armeon akompanate de la estonto Ferdinand 3a kaj de la kuzo de ĉi tiu, la kardinalo-infant Ferdinand.

Fariĝinta tre riĉa, Gallas lasis liberan kurson al liaj difektoj : en tiuj tempoj kaj lokoj de malsato, li drinkis kaj manĝegis en skandala maniero antaŭ siaj malsataj soldatoj, kiuj spektis ĝin.

lia sekva devontigo estis en Loreno. Tamen la valo de la Mozelo estis tiel ruiniĝita, ke lia armeo ne povis trovi tie provizojn en sufiĉeco. En oktobro 1636, la sidejo de Saint-Jean-de-Losne, en Burgonjo, malsukcesas. Li prirabis kaj detruis en 1636 la kastelon de Arc-sur-Tille kaj incendias la kastelon kaj la vilaĝon Les Maillys.[1]

La situacio estis eble ankoraŭ pli malbona en norda Germanio, kie Gallas devis batali la svedan generalon Banér en 1637 kaj en 1638. Al la tuto komenco de tiu militiro, li postkuris la Svedajn, sed li faris poste tiajn erarojn, ke li estis relevita de sia komando kaj suferis pri tio multajn mokojn.

Fakte, tio kio estis kaŭzas pri tio estis pli la maldisciplino de liaj trupoj (kiuj estis heredita de la metodoj de ilia eksa estro, Wallenstein) ke lia propra respondeco, koncerne al la katastrofa atakeliro en la nordo de Germanio. Li estis sekve, poste, memorigita al esenca momento por haltigi la venkan antaŭaĵon de la sveda generalo Torstenson. Li estis enkaptita en Magdebourg de kiu li povis fuĝi sin kun la resto de liaj fortoj. Li estis refoje relevita de lia komando, poste denove realvokita por alfronti denove la svedojn en 1645 post ilia venko de Jankau. Baldaŭ, maljuniĝinta kaj uzita per la milita vivo, li retiris sin kaj mortis en 1647 en Vieno.

Kiel tiel de aliaj ĝeneraloj de tiu periodo, Gallas povis akiri konsiderindan fortunon kaj  tre vastigitajn terenon. Pri tio tio kio koncernas lin, li precipe estis kolektinta terenojn aparteninte al Wallenstein. Li estis la fondinto de familio de la aŭstra nobeleco, la Clam-Gallas, kiu devis provizi al tiu lando longan familinomon de kuraĝaj militistoj.

Timiga famo[redakti | redakti fonton]

Lia armeo ĝuste estis meritinta esti konsiderita kiel la plej kruela bando kaj la plej kaptema de la tuta Tridekjara milito, kiuj ne mankis pri tio tamen ne : Gallas kaj liaj oficiroj, Isolany, "ĝenerala estro de la kroatoj, viro de giganta alto kaj de elprovita valoro," la major Lamboy, "serĝento de batalo de la armeoj de la imperiestro" aŭ Forkatz, leŭtenanto-generalo de la kroatoj, longe lasis teruran memoron en Burgonjo kaj en Loreno, pro ilia proverba malboneco!

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claude Courtépée, Description historique et topographique du Duché de Bourgogne, Dijon 1777, p.313.