Matthias Piller
| Matthias Piller | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 28-an de novembro 1733 en Graz |
| Morto | 24-an de aŭgusto 1788 (54-jaraĝa) en Buda |
| Lingvoj | latina |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | botanikisto universitata instruisto pastro natursciencisto entomologo monaĥo |
Matthias Piller, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kun hungara persona nomo Piller Mátyás estis aŭstra pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto en Hungarlando.
Matthias Piller[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1733 en Graz, li mortis la 10-an de novembro 1788 en Budao (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Matthias Piller post lernado aliĝis al la jezuita ordeno en Vieno en 1750. Post la novicado en Leoben li akiris pedagogian licencon, poste li studis sciencojn en Vieno (1754–1756) kaj Nagyszombat, teologion en Vieno (1759–1762). Li pastriĝis en 1761. Li estis katekisto en akademio en Vieno, akademiestro de 1765 ĝis la dissolvo de la ordeno en 1773, dum li monaĥiĝis en 1768, en 1774 ankaŭ doktoriĝis. Tuj poste li ekinstruis en Reĝa Universitato. En la sekvaj jaroj li sekvis la universitaton el Nagyszombat al Budao, poste al Pest (urbo). En 1782 kun Lajos Mitterpacher estis sendita al biologia, geologia kaj etnografia kolektado en Slavonion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Tentamen publicum ex praelectionibus historiae naturalis ... (1775)
- Tentamen publicum ... subibit. Sig. Gabelkhoven. (1776)
- Elementa historiae naturalis in scholarum grammaticarum et gymnasiorum per regnum Hungariae usu. (1775, 1779, 1781)
- Iter per Poseganam Sclavoniae provinciam, mensibus Junio et Julio at. 1782... (1783)
- Collectio naturalium quae e triplici regno minerali et vegetabili undique complete post obitum ... (1792)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM77510;jsessionid=A2C2EB55C853DE9FFFD707ACDA178864 hungarlingva datenaro de muzeo

