Matthieu Ricard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthieu Ricard  (Franca)
Matthieu Ricard en 2017 en Nepalo
Matthieu Ricard en 2017 en Nepalo
Informoj
Skolo: Njingmapa
Instruisto: Kangyur Rinpoche, Dilgo Khyentse Rinpoche
Naskiĝo: 15-a de februaro 1946
vdr
Matthieu Ricard
Persona informo
Matthieu Ricard
Naskiĝo 9-an de februaro 1946 (1946-02-09) (78-jaraĝa)
en Aix-les-Bains
Religio Tibeta budhismo vd
Lingvoj tibetaanglafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Janson-de-Sailly vd
Familio
Patro Jean-François Revel vd
Patrino Yahne Le Toumelin vd
Gefratoj Ève RicardNicolas Revel vd
Profesio
Okupo bikŝuofotistoverkistotradukistofilozofo • genetikisto vd
Laborkampo biokemio vd
Doktoreca konsilisto François Jacob vd
Verkado
Verkoj Beyond the Self: Conversations between Buddhism and Neuroscience vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matthieu RICARD (naskiĝis la la  15-an de februaro 1946(nun 1946-02-15) en Aix-les-Bains, Francio) estas franca tibetbudhana bikŝuo, fotisto, aŭtoro, tradukisto kaj genetikisto. Li ĉefe loĝas en la monaĥejo Ŝeŝen de Katmanduo (Nepalo).
Tradukisto el la tibeta al la franca kaj la angla, li estas ekde 1989 la oficiala tradukisto de la Dalai-lamao por la franca.
En 2000, li kunfondis la karitatan organizaĵon Karuna-Shechen. Li samjare aniĝis al la Instituto Spirito kaj Vivo, asocio kiu celas alproksimigi sciencon kaj budhismon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

Matthieu Ricard estas la filo de la pentristo Yahne Le Toumelin kaj de la filozofo, aŭtoro, ĵurnalisto kaj akademiano Jean-François Revel (nasknome Jean-François Ricard).
Li ankaŭ estas la frato de la poeto kaj aŭtoro Ève Ricard kaj la duonfrato de la alt-ŝtatoficisto Nicolas Revel.

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Spiriteco[redakti | redakti fonton]

Matthieu Ricard studadis en la prestiĝa liceo Janson-de-Sailly (Parizo). Li malkovris la spiritecon tra la verkaro de René Guénon dank'al sia onklo. Li ekde tiam provis pasi el teorio al praktikeco[1][2].
Li unuafoje vojaĝis en Barato en 1967, kaj tie renkontis bikŝuojn el kiuj sia estonta majstro Kangjur Rinpoĉe[3]. Post lia genetika tezo ĉe Instituto Pasteur, gvidita de la Nobel-premiito François Jacob, li decidis transloĝiĝi al Himalajo, kie li vivas de 1972, meditante, studante kaj praktikante la Tibetan Budhismon ĉe gravaj spiritecaj majstroj: Kangjur Rinpoĉe poste Dilgo Khjentse Rinpoĉe[4].Li rakontas: "Kiam mi forlasis la Instituton Pasteur en 1972, mi estis ŝparinta la proksimumaĵon de ses monatoj da salajro, tio kio helpis min vivi dekkvin jarojn surloke. Tiam, mi vivis po tri dek eŭroj por monato, farante nenion alian krom mediti."[5].
Li iĝis monaĥo en 1979[3][6]. En 1980, dank'al Dilgo Khyentse Rinpoche, li renkontiĝis unuafoje kun la Dalai-Lamao kaj iĝis lia tradukisto al la franca lingvo en 1989[3][7].
Li estas la aŭtoro, kune kun sia patro, de dialogo, Le Moine et le philosophe (La monaĥo kaj la filozofo), premiita kaj tradukita al 23 lingvoj, dank'al kiu li famiĝis, kaj kune kun la astrofizikisto Trinh Xuan Thuan en 2000 de L'infini dans la paume de la main (La infinito ĉe la manplato). Li verkis ankaŭ Plaidoyer pour le bonheur (Pledo por feliĉo) (2003), la spiritecan fabelon La Citadelle des Neiges (La citadelo de la neĝoj) (2005), de L'art de la méditation (La arto de la meditado) (2008), de Plaidoyer pour l'altruisme (Pledo por malegoismo) (2013), de Plaidoyer pour les animaux (Pledo por la bestoj) (2014). Li kunverkis kun siaj amikoj la psikologiisto Christophe André kaj la filozofo Alexandre Jollien Trois amis en quête de sagesse (Tri amikoj serĉantaj saĝecon) (2016) kaj À nous la liberté! (La libereco estas por ni!) (2019).
Li ankaŭ tradukis el la tibeta lingvo multajn verkaĵojn.

Engaĝiĝo en organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li dediĉas ĉiujn siajn kopirajtojn al la bonfara asocio Karuna-Shechen kiun li kunfondis en 2000, kiu aktivas en Barato, Nepalo kaj Tibeto por sano, edukado, komunuma daŭripova disvolviĝo kaj povigo de virinoj[8][3].
En 2000, li aniĝis al la Instituto Spirito kaj Vivo, fondita de la neŭrosciencisto Francisco Varela, kiu faciligas renkontojn inter sciencoj kaj budhismo. Li tiel partoprenis al esploroj pri influo de longtempa trejnado de la menso al la cerbo. Ĉi-tiuj esploroj kunlaborigis lin kun institucioj el multaj landoj:

Matthieu Ricard ankaŭ engaĝiĝis por protektado de naturmedio. Li estas amiko de Jane Goodall.

Fotarto[redakti | redakti fonton]

Matthieu Ricard komencis fotadi kiam 13-jaraĝa[10]. "Mi komencis la fotarton tre junaĝe. Mi ne estis urba infano kaj ĉiam pli bonfartis en naturo. Proksimume 15-jaraĝe, mi estis gvidata de André Fatras, pioniro de la pribesta fotarto en Francio. Mi ankaŭ bonŝancis 18-jaraĝe renkonti Henri Cartier-Bresson. Mi poste daŭrigis la lernadon memsperte. Post loĝigô en Himalajo, en 1972, mi fotis miajn spiritajn majstrojn kaj la ĉirkaŭaĵon, kie ili vivas. Mia celo estis komuniki la belecon, la fortecon kaj la profundecon de ilia mensa universo. Mi esperas uzi fotarton kiel fonto de espero, por refidigi al homa naturo kaj revivigi nian miron pri la belegoj de la naturo."[11]
Li de 50 jaroj fotas spiritajn majstrojn, monaĥejojn, pejzaĝojn, homojn kaj artaĵojn de Nepalo, Buthano kaj Tibeto, kaj publikigis multajn fotartajn librojn. Liaj fotoj ankaŭ estis publikigitaj en ĵurnaloj el kiuj National Geographic, Géo, L'Express, Le Figaro kaj ekspoziciataj en muzeoj, festivaloj aŭ galerioj.

Ordenoj[redakti | redakti fonton]

Matthieu Ricard estas ordenita de Nacia Ordeno de Merito de la prezidento François Mitterrand pro siaj homhelpaj agadoj celantaj la antaŭsavadon de la kultura heredaĵo en Himalajo[10][12].
Li ankaŭ estas ordenita de Honora legio en 2016[13][14].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Spiritecaj kaj filosofaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Les Migrations Animales, Paris, Robert Laffont, «Collection Jeune Science», 1968.
  • Le Moine et le Philosophe (kun sia patro Jean-François Revel), Eldonoj Nil, 1997, Eldonoj Pocket, 1999.
  • L'Infini dans la paume de la main (kun Trinh Xuan Thuan), Eldonoj Nil 2000, Eldonoj Pocket, 2001
  • Paroles du Dalaï-Lama (avec Marc de Smedt), Albin Michel, 2003.
  • Plaidoyer pour le bonheur, Eldonoj Nil, 2003, Eldonoj Pocket, 2004.
  • La citadelle des neiges, Eldonoj Nil, 2005, Eldonoj Pocket, 2006.
  • Kalachakra : un mandala pour la paix (kun Sofia Stril-Rever kaj Manuel Bauer), La Martinière, 2008.
  • L'art de la méditation, Eldonoj Nil, 2008, Eldonoj Pocket, 2010.
  • Chemins spirituels: petite anthologie des plus beaux textes tibétains, Eldonoj Nil, 2010, Eldonoj Pocket, 2011.
  • Psychologie positive: le bonheur dans tous ses états, komuna verkaĵo, Eldonoj Jouvence, 2011.
  • Un nouveau monde en marche, Eldonoj Yves Michel, 2012, komuna verkaĵo.
  • Se changer, changer le monde, (kun Christophe André, John Kabat-Zinn kaj Pierre Rabhi), L'Iconoclaste-Allary Eldonoj, 2013.
  • Solitudes I et II (kun Vincent Munier), Eldonoj Kobalann, 2013.
  • Plaidoyer pour l'altruisme, Eldonoj Nil, 2013, Eldonoj Pocket, 2014.
  • Plaidoyer pour les animaux, Allary Eldonoj, 2014, Eldonoj Pocket, 2015.
  • Vers une société altruiste, Allary Eldonoj, 2015, Eldonoj Pocket, 2016.
  • Trois amis en quête de sagesse kun Christophe André kaj Alexandre Jollien, L'Iconoclaste-Allary Eldonoj, 2016, Eldonoj J'ai Lu, 2018.
  • Cerveau et méditation : dialogue entre le bouddhisme et les neurosciences (kun Wolf Singer), prefaco Christophe André ; traduko Carisse Busquet, Allary Eldonoj, 2017, Eldonoj. Pocket, 2018.
  • Transmettre (kun Céline Alvarez, Christophe André, Catherine Gueguen, Ilios Kotsou), L'Iconoclaste-Allary Eldonoj, 2017.
  • Pouvoir et altruisme (komuna verkaĵo kun la Dalai-Lamao), Allary Eldonoj, 2018.
  • 10 contes tibétains pour cultiver la compassion (kun Lamao Lhakpa Jéshé), Eldonoj Hachette, 2018.
  • À nous la liberté, kun Christophe André kaj Alexandre Jollien, L'Iconoclaste-Allary Eldonoj, 2019
  • Prendre soin de la vie, de soi, des autres et de la nature (kun Christophe André, Gauthier Chapelle, Alexandre Jollien, Ilios Kotsou, Steven Laureys, Caroline Lesire, Luc Schuiten, Rébecca Shankland, Suzanne Tartière), L'Iconoclaste-Allary Eldonoj, 2019.
  • Ensemble vers la paix, Véronique Francou, Saint-Léger Eldonoj, 2019
  • L'abécédaire de la sagesse, kun Christophe André kaj Alexandre Jollien, Eld. L'Iconoclaste-Allary 2020.

Fotartaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • L'Esprit du Tibet, Le Seuil, 1996 (ilustrita eldono).
  • Moines danseurs du Tibet, El. Albin Michel, 1999.
  • Dalai Lama : Voyage pour la paix (kun Christian Schmidt kaj Manuel Bauer), El. de la Martinière, 2005.
  • Himalaya bouddhiste (kun Olivier Föllmi kaj Danielle Föllmi), El. La Martinière, 2002, El. petit format, 2008.
  • Tibet, regards de compassion, El. La Martinière, 2006.
  • Un voyage immobile : L'Himalaya vu d'un ermitage, El. La Martinière, 2007.
  • Bhoutan, terre de sérénité, El. La Martinière, 2008.
  • 108 sourires, El. La Martinière, 2011.
  • Hymne à la Beauté, El. La Martinière, 2015.
  • Visages de Paix, Terres de Sérénité, El. La Martinière, 2015.
  • Un demi-siècle dans l'Himalaya, El. La Martinière, 2017.
  • Émerveillement, El. La Martinière, 2019

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matthieu Ricard, Le Moine et le Philosophe, Eldono. Pocket, 1999, p. 20-21.
  2. Xavier Accart, René Guénon ou le renversement des clartés : Influence d'un métaphysicien sur la vie littéraire et intellectuelle française (1920-1970), Paris, Archè EDIDIT, 2005, p. 1085.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (franclingve) (video) Pardonu min – Matthieu Ricard arkivo : tsr.ch – televida intervjuo de Matthieu Ricard, de Darius Rochebin. Televidaĵo « Pardonnez-moi » de la 29a de majo 2011. TSR, 29a de majo 2011. Daŭro : 30:13 min.
  4. (franclingve) Matthieu Ricard, Himalaja spertaĵo, artikolo publikigita en National Geographic, Francio, jannuaro 2008, N° 100, p. 7
  5. (franclingve) « Matthieu Ricard, vojo de konstruanta monaĥo », L'Express.fr,‎ 3a de decembro 2011 (legi rete Arkivigite je 2020-06-06 per la retarkivo Wayback Machine arkivo, konsultita la 8-an de oktobro 2018)
  6. Matthieu Ricard, Une expérience himalayenne, p. 10
  7. Matthieu Ricard, Une expérience himalayenne, p. 8
  8. (franclingve) « Matthieu Ricard: « Kio ne estas donita, tio estas perdita » », Le Temps,‎ decembro 2017 (legi rete arkivo, konsultita la 25-an de septembro 2018)
  9. Matthieu Ricard, Une expérience himalayenne, p. 17
  10. 10,0 10,1 "L'état d'esprit de Matthieu Ricard" arkivo, France Inter, la 8-a de januaro 2017 (konsultita la 20-an de septembro 2018)
  11. « "Sukcesita foto estas bildo pri kiu oni ne tediĝas kontempli kaj kiu havigas senton de leviĝo" », Le Huffington Post,‎ 21-a de julio 2018 ( arkivo, konsultita la 18-an de septembro 2018)
  12. « Du prelegoj de Matthieu Ricard en l’UNIGE » arkivo, sur www.unige.ch, 2007 (konsultita la 20-an de septembro 2018)
  13. Manon Quérouil-Bruneel, « Matthieu Ricard, monaĥo en la nuboj », Le Figaro Magazine, semajno de la 6-a de oktobro 2017, p. 62-70.
  14. « Honora legio: kiuj estas la premiitoj de la 14-a de julio? » arkivo (konsultita la 20-an de septembro 2018)