Mattia Perin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
kadre de la nacia teamo de sub-19-jaruloj en 2009

Mattia Perin - prononco laŭ sistemo IFA [matˈtia peˈrin], naskiĝis la 10-an de novembro 1992(nun 1992-11-10) en Latina, do nun 26-jara - estas itala profesia futbalisto en la pozicio de golisto. Ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Li partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014.