Mau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mau
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 275101
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 57′ N, 83° 34′ O (mapo)25.94166666666783.561111111111Koordinatoj: 25° 57′ N, 83° 34′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mau (Utar-Pradeŝo)
Mau (Utar-Pradeŝo)
DEC
Mau
Mau
Situo de Mau
Mau (Barato)
Mau (Barato)
DEC
Mau
Mau
Situo de Mau

Map

vdr

Mau (hindie मऊ, urdue مئو), ankaŭ konata kiel Maunat BanĝanBamĝan (hindie मऊनाथ भंजन, IAST: Maūnātha Bhaṃjana, Hunter: Maoonaath Bhanjan) estas industria urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Stacidomo de Mau

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mau havis populacion de 278 745 en 2011 kun legopovo 77%, kiu estas pli alta, ol la ŝtatmezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mau situas sur ebenaĵo de Gango laŭ en:Tamsa River 74 metrojn super la marnivelo. Azamgarh troviĝas 40, Ghazipur 44, Buksar 61, Ballia 62, Deoria 63, Sivan 84, Ĝaŭnpur 92, Varanasio 93, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 279, Kolkato 616, ĉefurbo Delhio 694, Mumbajo 1351 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

De historia kaj arkeologia vidpunktoj Mau estas unu el la plej malnovaj lokoj en la regiono. La konata arkeologia historio de Mau estas proksimume 1500 jarojn aĝa kaj iĝis signifa sufisma centro. Dum la hinda liberecbatalo la homoj de Mau donis plenan subtenon al la movado.

Statuo en Mau

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mau estas signifa tekstila urbo kaj estas konata pro sia sariindustrio, kiu estas tradicia komerco kaj jarcentaĵa arto de la homoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La vaste parolata lingvo en Mau estas la hindia kaj la urdua, sed ekzistas regiona lingvo en:Bhojpuri language.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Mau la loĝantoj estas islamanoj (56%), hinduoj (43%), aliaj malpli ol 1%.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La plej alta edukado okazas en altlernejo kaj islamaj seminarioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Mau kuras tri fervojaj linioj, kvar ĉefvojoj kaj unu flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Gorakhpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mau la averaĝa temperaturo virias inter 19-33 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 675 mm, inter junio-septembro pli ofte pluvas, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans