Mauá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo en Mauá

Mauá estas urbego kaj municipo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: tiu kiu estas alta.

Blazono de Mauá
Flago de Mauá

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mauá situas sur altebenaĵo. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 23, Guarulhos 24, Campinas 107, Nova Iguaçu 323, Rio-de-Ĵanejro 340, Curitiba 344, São Gonçalo 363, Belo Horizonte 491, Goiânia 832, Porto Alegre 850, Braziljo 890, Campo Grande 914, Salvador de Bahio 1453, Maceió 1930, Teresina 2103,Recife 2129, Natalo (Brazilo) 2324, São Luís 2374, Belém 2481, Manaus 2712 km.

Urbomezo de Mauá
Altaj domoj en Mauá

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis malgranda vilaĝo nomata Pilar ĝis 1934, poste Mauá pri entreprenisto Visconde de Mauá, kiu konstruis tien la fervojon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mauá estas ĉefe industria urbo (metalurgio, rafinejo, kemiaĵoj, elektraj varoj).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mauá situas en subtropika zono pro la ĉirkaŭaj montoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14 (vintre) – 30 (somere) °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Mauá

Mauá estas ligita voje kaj trajne al la proksimaj municipoj. En la urbo aŭtobusoj kaj trolebusoj liveras la pasaĝerojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 25 de julio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]