Maurice Chevalier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Chevalier, proks.1920
Chevalier en 1929
Chevalier en 1959

Maurice Auguste Chevalier (fakte Maurice-Edouard Saint-Léon Chevalier) (naskiĝis la 12-an de septembro 1888 en Parizo; mortis la 1-an de januaro 1972 samurbe) estis franca aktoro kaj kanzonokantisto. Dumpase de sia filmkariero li aktoris en pli ol kvindek filmoj. Kulmino estis la vira ĉefrolo en la holivuda filmo Gigi, kiu en 1959 ricevis naŭ Oscar-premiojn, inter ili por la plej bona filmo de la jaro. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ prezentis en kelkaj filmoj de Walt Disney, kun kiu lin ligis intima amikeco.

Filmoj

  • 1929: Innocents of Paris
  • 1929: The Love Parade
  • 1931: Le petit café
  • 1931: The Smiling Lieutenant
  • 1932: One Hour with You
  • 1932: Love Me Tonight
  • 1933: A Bedtime Story
  • 1933: The Way to Love
  • 1934: The Merry Widow
  • 1935: Folies Bergère de Paris
  • 1936: The Beloved Vagabond
  • 1936: Avec le sourire
  • 1937: L'homme du jour
  • 1938: Break the News
  • 1939: Pièges
  • 1947: Le silence est d'or
  • 1949: Le roi
  • 1950: Ma pomme
  • 1954: Cento anni d'amore
  • 1954: J'avais sept filles
  • 1957: Love in the Afternoon
  • 1958: Gigi
  • 1959: Count Your Blessings
  • 1960: Can-Can
  • 1960: A Breath of Scandal
  • 1960: Pepe
  • 1961: Fanny
  • 1962: Jessica
  • 1962: In Search of the Castaways
  • 1963: A New Kind of Love
  • 1964: I'd Rather Be Rich
  • 1964: La chance et l'amour
  • 1967: (Monkeys, Go Home!