Maurice Gibb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Gibb
Maurice Gibb en 1968
Maurice Gibb en 1968
Bazaj informoj
Naskonomo Maurice Ernest Gibb
Naskiĝo 22-an de decembro 1949 (1949-12-22)
en Douglas
Morto 12-an de januaro 2003 (2003-01-12) (53-jaraĝa)
en Miami Beach
Edz(in)o Lulu
Deveno Douglas, Insulo Man
Ĝenroj Diskoteka muziko, Popmuziko,
Rokmuziko, Soft-rokmuziko
Profesio Kantisto, Plurinstrumentisto
Instrumentoj Voĉa muziko, Akustika gitaro,
Basgitaro, Klavarinstrumento
Aktivaj jaroj 19582003
Parencaj
temoj
Bee Gees
Signifa instrumento
Rickenbacker 4001
vdr

Maurice Gibb (plennome Maurice Ernest Gibb) naskiĝis la 22-an de decembro 1949 en Douglas sur Insulo Man. Li estas dunaskito kun Robin. Li estis membro de muzika grupo Bee Gees.

Kiel liaj fratoj li baldaŭ forlasis lernejon, por ke li povu plene koncentriĝi al sia muzika kariero. Post nesukcesinta geedzeco kun kantistino Lulu li edziĝis kun Yvonne Spencly. Ili havas komune du infanojn. Maurice ludis ĉefe gitaron kaj klavaron. Li estis influita de The Beatles, Beach Boys, The Everly Brothers... Li ŝatis fotografi, filmi kaj eksperimenti kun sono. Lia plej granda ŝatokupo estis farbopafado, li havis propran farbopafan teamon - Royal Rat Rangers.

Maurice estis talentema en multaj direktoj. Li komponis kaj precipe li kantis harmoniojn kun siaj pli aĝaj fratoj Barry kaj Robin. Nur danke al Maurice ekzistis grupo Bee Gees, ĉar li estis unusola, kiu kapablis siajn du per karaktero tute aliajn fratojn kun iliaj grandaj egooj teni komune en unu studio.

Marde la 8-an de januaro 2003 Maurice Gibb estis transveturigita en hospitalon, ĉar li suferis pro grandaj doloroj en la ventro. Kuracistoj nur malfrue konstatis, ke liaj doloroj estas kaŭzitaj pro nodiĝo de la intestoj, ili lasis Mauricon en ĉambro sen sufiĉa zorgo kaj tiu ĵaŭde matene havis infarkton. Sekvis komplika operacio, sed en paso de la infarkto Maurice restis longe sen oksigeno kaj tial okazis grava damaĝigo de la cerbo. Dimanĉe la 12-an de januaro Maurice estis laŭ deziro de la familio malkonektita de aparatoj.

La neatendita foriro de Maurice ŝokis kaj ruinigis ne nur liajn parencojn, sed ankaŭ milojn da ŝatantoj en la tuta mondo. La funebro okazis la 15-an de januaro en Riverside Gordon Memorial Chapel en Miami Beach. Unu horo kaj duono daŭranta funebra ceremonio estis soleno de la vivo de Maurice.