Maurice Journeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Journeau
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1898 (1898-11-17)
en Biarritz
Morto 9-an de junio 1999 (1999-06-09) (100-jaraĝa)
en Versailles
Lingvoj francahispana
Ŝtataneco Francio
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Maurice JOURNEAU (naskiĝis la 17-an de novembro 1898 en Biarritz, Eŭskio, mortis la 9-an de junio 1999 en Versajlo) estis franca komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maurice Journeau studis pianon ekde sia infanaĝo kaj komencis komponi dum adoleskaĝo. Iom post lia bakalaŭro, li estis rekrutita en aprilo 1917, kio interrompis liajn unuajn muzikajn provojn. Li poste povis daŭrigi studojn de komponado en "École normale de musique de Paris" de 1920 ĝis 1922 inkluzive, interalie vizitante kursojn de Nadia Boulanger, straton Théodore Ballu. Ekde 1921, liaj "Menueto" kaj "Valso" signis la komencon de lia oficiala komponado kaj la eldonejo Maurice Sénart (kies havaĵoj estis transprenitaj de Salabert) publikigis liajn junecajn verkojn ĝis 1931. Fininte la studojn, li devis reiri al Biarritz, kun la konsilo de siaj majstroj ĉiam daŭrigi la verkadon.

Ekde sia edziĝo, Maurice Journeau ekloĝis en Nico, kie li vivis dum 10 jaroj (de 1926 al 1936). Li interalie verkis tie verkojn por violono, kreitajn de Gil Graven, solisto de internaciaj koncertoj.

En 1936, li iris al Parizo, kie li komponis la plimulton el siaj verkoj, ĉefe por piano (lia plej ŝatata muzik-instrumento) kaj por ĉambra muziko. La 1950-aj jaroj karakteriziĝis per kelkaj radio-disaŭdigitaj registraĵoj, per verkado por blovinstrumentoj, per strebo al renoviĝo (inkluzive en la kadro de persona dekdutonismo, rapide forlasita). En la 1970-aj jaroj, periodo de matureco, ekaperis liaj verkoj de sakrala muziko. En 1984, Maurice Journeau vole ĉesigis sian verkadon.

Fine de 1992, lia neeldonita muziko komencis esti malkovrata de artistoj kaj la publiko, kaj poste estis regule publikigita de eldonejo Combre. En 1998, Maurice Journeau povis spekti sian centjaran datrevenon festata en pluraj urboj de Francio kaj Germanio. Tio estis la komenco de diskografio ebliganta pli grandan diskonigon de la verkoj por piano kaj kordinstrumentoj. Maurice Journeau forpasis en 1999 ĉeestinte la ekfloron de sia muziko.

Li lasis al ni repertuaron de ĉirkaŭ 75 verkoj, ĉefe por piano kaj ĉambra muziko, ankaŭ por orkestro kaj orgeno, akcesore por voĉo kaj klaviceno. Ne enkalkulante multnombrajn aranĝojn de liaj propraj verkoj, mem faritaj de li.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Jen la elementoj, kiuj konsistigas la son-paletron propran al la aŭtoro:

  • Kontemplado de la beleco de pejzaĝoj akvaj ("Nuits Basques", "Sur l'Etang", "Aux Rivages Méditerranéens", "Marine") kaj kamparaj ("Midi aux champs", "Le Furet").
  • Pasio miksita de tenero por tre amata adzino ("3e Sonatine", "Berceuse", "Deuxième nocturne").
  • Amo al infanoj ("Pièces enfantines", "Ronde Enfantine", "Scènes à jouer aux enfants", "Suite pour les Jeunes").
  • Profundo de penso ("malrapidaj" movoj en kelkaj verkoj, pecoj de sakrala muziko).
  • Volonto en malfacilaĵoj de la vivo (kiu tradukiĝas per "decida", "viva", "gaja", "ĝoja" tempoj), humuro ("Dialogues", "Trois pièces, op.32") kaj gajeco ("3 pièces brèves pour clarinette en si bémol", "Divertissement pour deux pianos").

"Kia stilo, tia homo". Sub tia muziko kaŝiĝas aŭtoro la tutan vivdaŭron diskreta, tamen ŝatinda...

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eldonitaj verkoj

Verkoj por piano[redakti | redakti fonton]

  • Valse
  • Deux mélodies
  • Fugue
  • Quatuor à cordes
  • Sur l'étang
  • Pièces enfantines
  • Ronde enfantine
  • Humoresque
  • Suite pour les jeunes
  • Divertissement pour deux pianos
  • Simple Cantilène
  • Le Furet
  • Toccata
  • Impromptus

Verkoj por orgeno[redakti | redakti fonton]

  • Choral
  • Trois pièces, opus 32
  • Fond Sonore pour une messe basse
  • Simple Cantilène
  • Suite pour orgue
  • Fantaisie pour violon & orgue
  • Prière à la Vierge

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]