Maurice Lewin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maurice LEWIN)
Maurice Lewin
Persona informo
Naskiĝo 1884
Morto 12-an de marto 1971 (1971-03-12)
en Dunstable
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Maurice LEWIN (naskiĝis 1884 en Pollando[1], mortis la 12-an de marto 1971 en Dunstable[2]) estis brita esperantisto, aŭtoro de Meteologia terminaro (1961) kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri meteologio.

Lewin naskiĝis en Pollando kaj eklernis Esperanton en 1900. En 1904 li komencis la studadon en Varsovio kaj lernis Esperanto-prononcadon ĉe Antoni Grabowski. En la sekva jaro, en la tempo de la revolucio de 1905, Lewin devis rifuĝi en Germanio, kie li finis la inĝenierajn studojn. En 1914 tra Svislando kaj Francio li forveturis al Britio. En Londono li aliĝis al Royal Philharmonic Society. Tie li ekkonis Ethel Michaelis, la sekretariinon de la Societo, kiu en junio 1920 iĝis lia edzino. La paro ekloĝis en Dunstable kaj havis kvar infanojn[1].

Lewin estis senlaca propagandanto, instruanto kaj preleganto pri Esperanto, fondinto de Veterana Esperantista Klubo, unu el la fakaj organizaĵoj kunlaborantaj kun Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li oficis ankaŭ kiel fakdelegito de UEA por Dunstable en Britio de 1954.

Li mortis la 12-an de marto 1971 en sia loĝurbo. En sia testamento li destinis, ke UEA ricevu el lia heredaĵo 250 pundojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]