Maurienne, valo de la rivero Arc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rivero Arc fontas sudoriente de la departemento Savojo, ĉe la landlimo kun Italio, fluas laŭ 115 km tute en Savojo, kaj ĵetiĝas en Izeron. En la sudo de tiu franca departemento, ĝi desegnas arkforman valon, kiu nomiĝas Maurienne. Norde staras la masivo Vanoise, kiu entenas samnoman nacian parkon, kaj La montpasejo Iseran ligas Maurienne al Tarentezo. Estas la plej alta vojo en la Alpoj kun 2770 m. Sude ĝi apudas la italian landlimon : la veturon italien ebligas ĉu aŭte tra la montpasejo Mont-Cenis (2080 m) ĉu aŭte kaj trajne tra la tunelo Fréjus. Tial tiu valo estas grava komunikadakso inter la du landoj. Pli ockidente montepasejoj ligas Savojo al du aliaj departementoj :

En la valo ankoraŭ vivtenas kelkaj uzinoj en la malata parto. Agrikulturo ankoraŭ estas vigla dank’al la produktado de fama fromaĝo Beaufort. Sed turismo estas la plej grava ekonomia sektoro dank’al multaj skiejoj kaj al la nacia parko, kiuj allogas multajn mont- kaj naturamantojn.