Maurycy Frydman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurycy Frydman
Persona informo
Swami Bharatananda
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
en Varsovio
Morto 9-an de marto 1976 (1976-03-09) (75-jaraĝa)
en Mumbajo
Religio judismohinduismo vd
Lingvoj polaangla vd
Ŝtataneco PollandoBarato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • publika konato • inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maurycy FRYDMAN aŭ Svami Bharatananda (ankaŭ: Maurice Frydman, Frydman-Mor, naskiĝis en 1901 en Varsovio, mortis la 9-an de marto 1977 en Barato) estis pola judo, poste kredanto de hinduismo; inĝeniero kaj socia aganto, partoprenis en la movado favore al sendependeco de Brita Hindio, kunfondinto de Pola-Barata Biblioteko, kune kun Wanda Dynowska en 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en familio de polaj judoj kun la nomo Friedman. Alvenis al Barato en la dua duono de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kune kun grupo de judaj enmigrintoj el Pollando.

Li sukcesis kiel direktoro de elektrejo en Bangaloro. Fascinita pri hinda filozofio li akceptis tiun ĉi religion kaj finfine iĝis asketo (sannjasin). Kune kun Mohandas Karamchand Gandhi kaj reĝo de Aundh preparis tekston de "Novembra Deklaracio", kiu en la jaroj 1938-39 igis monarkion Aundh respubliko.

Frydman estis disĉiplo de Gandhi kaj loĝis en lia aŝramo, kie perfektigis konstruon de radŝpinilo por ŝpinado, uzata de Gandhi kaj liaj sekvantoj kadre de batalo kontraŭ brita pri tekstila.

Frydman estis ankaŭ proksima kunlaboranto de Nehru, kaj liaj spiritaj majstroj estis Ramana Maharŝi kaj Jiddu Krishnamurti. Li ankaŭ estis plurjara amiko de Nisargadatta Maharaj, kiu konsideris Frydman kiel "klerigita animo". Nisargadatta akompanis lin en la lastaj momentoj de la vivo.

Frydman tradukis en la anglan kaj publikigis en 1973 surbendigitajn interparolojn kun li en libro titolita I Am That.

Frydman helpis al Wanda Dynowska fondi kaj mastrumi Polan-Baratan Bibliotekon, eldon-serion populariganta reciprokan kulturan interŝanĝon inter Pollando kaj Barato, en tio tradukojn de la plej gravaj verkoj filozofi-religiaj de hinduismo kaj publikigo en Barato de tradukitaj verkoj de la plej grandaj polaj poetoj.

Dum la dua mondmilito Frydman okupiĝis pri setligitaj en Siberion polaj georfoj, kiujn regopovoj de Sovetunio forveturigis tien en la jaroj 1939-41 de aneksitaj polaj Orientaj Limregionoj. Tiuj ĉi orfoj estis transportitaj de Siberio tra Irano (kune kun armeo de la pola generalo Władysław Anders) al Barato, Kenjo kaj Nov-Zelando.

Post 1959 Frydman kune kun Dynowska helpis al tibetaj rifuĝintoj en Barato organizante por ili lernosistemon kaj socian bazon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Allen, Sharada Dwivedi, Lives of the Indian Princes, Century Publishing, Londono 1984, ISBN 0 7126 0910 5
  • Joseph S. Alter, Gandhi's Body, University of Pennsylvania Press, 2000, ISBN 978-0-8122-3556-2
  • Ballhatchet, Kenneth, and David D. Taylor, Changing South Asia. Published for the Centre of South Asian Studies in the School of Oriental & African Studies, University of London, by Asian Research Service, 1984
  • Maurice Frydman, Gandhiji, His Life and Work, Karnatak Publishing House, Bombay 1944
  • Maurice Frydman, I Am That, Talks with Sri Nisargadatta Maharaj, Chetana Publishing, Bombay 1973, ISBN 0-89386-022-0
  • Mahatma Gandhi, The Collected Works of Mahatma Gandhi "A Discussion with Maurice Frydman", p. 320
  • Apa Pant, An Unusual Raja: Mahatma Gandhi and the Aundh Experiment. Sangam Books, 1989 ISBN 978-0-86131-752-3
  • Indira Rothermund, The Aundh Experiment: A Gandhian Grass-roots Democracy, Somaiya, 1983, ISBN 978-0-8364-1194-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]