Max-Reinhardt-seminario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
palaco Cumberland, centra parto de la seminario

La Max-Reinhardt-seminario - germanlingve Max-Reinhardt-Seminar estas altlernejo pri aktorado en Vieno, kies fondon en 1929 iniciatis la renoma reĝisoro, intendanto, teatra produktisto kaj aktora pedagogo Max Reinhardt. Sidejo estas la palaco Cumberland en Penzing, la 14-a urbodistrikto de Vieno, vidalvide de la palaco Schönbrunn.

La seminario ofertas kvarjaran studadon, kiun gvidas proksimume 40 docentoj, inter ili pluraj elstaraj aktoroj kaj reĝisoroj. Post la dua duonjaro la studantoj dividiĝas al la studbranĉoj aktorado kaj reĝisorado. Ripete la studantoj havas la okazon praktike realigi teatraĵojn inter alie en la impona baroka teatrejo de la palaco Schönbrunn. La seminario apartenas al la universitato pri muziko kaj montra arto Vieno, germanlingve Universität für Musik und darstellende Kunst Wien.

Granda nombro de famaj germanlingvaj aktoroj kaj reĝisoroj estas finstudintoj de la seminario, kiu sekve estas inter la plej renomaj teatrolernejoj de Eŭropo.

Ankaŭ hungaro Anna Mária Tahy lernis en la seminario.