Max (cikonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max estas blanka cikonio naskiĝinta en majo 1999 ĉe la komunumo Avenches en Svisio.

Oni instalis sur ĝin balzon Argos la 5an de julio 1999, kaj ties cikloj de migrado estas sekvataj de la muzeo de natura historio de Friburgo.

La Blanka cikonio "Max" naskiĝis ĉirkaŭ la 20a de majo 1999. Ĝi estis ringita (N° 6215) kaj havigita de balzo Argos la 5an de julio 1999 kaj pro tio povas, de tiam, esti sekvata per satelito. Ĉeneste ne eblis determini la sekson. Tiu Blanka cikonio estis nomita "Max" omaĝe al Max Bloesch (1908-1997) kiu ekde 1948 reenmetis en Altreu (Svisio) junajn cikoniojn devenintajn de Alzaco kaj de Orienta Eŭropo. De 1955 al 1961, 262 junuloj de blanka cikonio devenantaj el Alĝerio estis enmetitaj en Svisio. En 1960, paro nekaptiva (natura) reproduktiĝis denove la unuan fojon en Svisio post jardekoj, kaj poste la populacio pligrandiĝis. Fakte la balzita cikonio Max rezultis esti ino.

Max estis ido de blanka cikonio naskiĝinta en Mannheim (Germanio). Tiu estis ringita la 19.6.1997 (Radolfzell / Germanio / 06407) kaj, dum sia migrado, haltiĝis ĉe Bulle kie, malfortiĝinta, ŝi estis kaptita, la 4.9.1997. Enmetita en la zorgejo por naturaj animaloj de la muzeo de natura historio de Friburgo, ŝi estis zorgata kaj poste liberigita, la 12.9.1997 ĉe Avenches. Ŝi iĝis loĝanta (nemigranta), reproduktiĝis la unuan fojon en 1999 kaj produktis unu idon (Max).

Max reproduktiĝis la unuan fojon en 2002 kaj poste produktis 25 idojn: Max estas migranta kaj trapasis la Ĝibraltaran markolon 16 fojojn sed post 2008, Max elektis Hispanion kiel vintrejo. Tamen ĉiujare ŝi revenas al Tüfingen (Germanio) por reproduktiĝi. En 2010, Max ekhavis la mondan rekordon de longviveco inter animaloj havigitaj de sekvekipaĵo[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.liberation.fr/actualite/010124104-100-jours-l-hivernage-de-max-la-cigogne-en-espagne Arkivigite je 2010-01-01 per la retarkivo Wayback Machine 100 jours: l'hivernage de Max la cigogne en Espagne, Konsultita la 15an de februaro 2010
  • Aebischer, A. & Fasel, A. (2007): Variationen des Vogelzugs: das Beispiel des Weissstorchs "Max". Bull. Soc. Frib. Sc. Nat. 96: 57-82.
  • Aebischer, A. & Fasel, A. (2010): Les 10 ans de "Max" - Suivi à long terme d'une Cigogne blanche Ciconia ciconia par Satellites. Nos Oiseaux 57: 165-176.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]