Max Fabiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Fabiani
Max Fabiani, aŭstra arĥitekto, en 1902
Max Fabiani, aŭstra arĥitekto, en 1902
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1865 (1865-04-29)
en Kobdilj
Morto 18-an de aŭgusto 1962 (1962-08-18) (97-jaraĝa)
en Gorico
Lingvoj italagermanaslovena
Ŝtataneco ItalioAŭstrioReĝlando Italio
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Edz(in)o Irma Polak
Infano Lorenzo Fabiani
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
Verkoj Prešeren Monument, Ljubljana
vdr

Maximilian FABIANI (slovene Maks Fabiani; naskiĝinta la 29-an de aprilo 1865 en Komen, mortinta la 12-an de aŭgusto 1962 en Gorico) estis aŭstra-slovena arĥitekto kaj urboplanisto kies verkoj admireblas hodiaŭ en Aŭstrujo, Ĉeĥio, Slovenio, Italujo kaj Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Urania - popolklerigejo en Vieno, i.a. kun observatorio
kastelo de Konopiště - restaŭradlaborgvidado de Fabiani inter 1902 kaj 1914

Post frekvento de realisma mezlernejo en Labako li studis inter 1883 kaj 1889 (i.a. kun la historiismema arĥitekto Karl König) ĉe la Teknika Universitato (Vieno), kie li doktoriĝis en 1902. Estis li la unua diplomiĝinto pri struktura inĝenierado, kio ebligis al li daŭrigi studojn: de 1892 ĝis 1894 li vojaĝis al Grekujo, Italujo, Germanujo, Franclando, Belgujo kaj Anglujo. Inter 1890 kaj 1892 li asistantis ĉe la Teknika altlernejo en Graz.

Post lia reveno al Vieno, Max Fabiani aliĝis al la atelieroj de Otto Wagner dum du jaroj en 1894, kie li estis plejparte okupita pri la konstruaĵoj por la viena tram-metroo. Post kompletigado de tiu praktiko, li akceptis instruan postenon en la Teknika universitato. Krome, li laboris kiel sendependa arkitekto en Vieno ekde 1896 kaj baldaŭ ricevis grandajn oficialajn komisionojn, kiel la kreadon de ĝenerala regulplano por la urbo Labako post detruiĝo tertrema: ĝi ankoraŭ nun formas la bildon de la urbo. Ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito, Fabiani realigis multajn gravajn projektojn en Vieno, Labako, Triesto kaj aliaj grandurboj de la Danuba monarkio kaj ankaŭ estis plurfoje aktiva kiel ĵurnalisto.

Post sia militservo (1915 ĝis 1918) li revenis al sia hejmregiono ĉe Gorico), kie kiel estro de la Oficejo por rekonstruo li respondecis pri la restarigo de multaj konstruaĵoj, urboplanado kaj regiona planado. Li ankaŭ instruis ĉe la loka gimnazio kaj tenis multajn oficialajn postenojn. En la mezaj 1930-aj jaroj Fabiani moviĝis al Štanjel apud sia naskiĝloko kie li estis urbestro de 1935 ĝis 1945.

Max Fabiani restis aktiva kiel sendependa arkitekto kaj faka ĵurnalisto ĝis maljunaĝo kaj estis honorita kun multaj premioj. Tamen, li falis en forgeson en la lastaj jaroj de sia vivo kaj mortis tute malriĉa.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Gutenberg-monumento en Vieno, Lugeck

Venante el la rondoj de Otto Wagner, Max Fabiani estas konsiderita unu el la patroj de frua modernismo en viena arkitekturo: post secesiistaj komencoj, li baldaŭ trovis sian vojon al frua formo de funkcie orientita modernismo. La plej gravaj ekzemploj estas la du komercaj konstruaĵoj Portois Fix kaj Artaria, konstruitaj ĉirkaŭ 1900, kiuj estas karakterizitaj per rekta apliko de la teorioj de Otto Wagner. Kriterioj de la praktikeco de la komercaj konstruaĵoj formis kaj la spacan organizon kaj la eksteran dezajnon - la ekstreme plataj fasadoj, kovritaj per ceramikaj aŭ marmorslaboj, estis de preskaŭ provoka sobreco por tiuj tempoj.

Proksimume dek jarojn poste li konstruis alian el siaj ĉefaj verkoj, Wiener Urania (multfunkcian okazigejon, i.a. kun projekciaj ĉambroj, observatorio). Malgraŭ progresemaj konstrua tuto kaj la spaca aranĝo la novbaroka orientiĝo de la ekstera aspekto estis tre tradicia.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

komercaj kaj loĝaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

ludomo kun kafejo en Bielsko-Biała
  • Vilao Kellner, Vieno 19, Hohe Warte 29 (ne konserviĝis), 1896
  • ludomo, Vieno 15, Preysinggasse 10, 1897
  • Vilao Baumann, Vieno 13, Anton-Langer-Gasse 3, 1898
  • ludomo kaj kafejo Allegri, Bielsko-Biała, ulica Barlickiego 1, 1899
  • komerca domo Portois Fix, Vieno 3, Ungargasse 59-61, 1899-1900
  • ludomoj Rieß, Vieno 4, Starhemberggasse 40 (ne konserviĝis), 1898-1900
  • Vilao Belar, Bled, 1900
  • Vilao Schwegel, Bled, 1901-1902
  • loĝdomo Libertas, Vieno 8, Piaristengasse 20, 1901
  • Domo Krisper, Labako, Miklošičeva 24, 1901
  • komercdomo Artaria, Vieno 1, Kohlmarkt 9, 1900-1902
  • Domo Petrocochino, Vieno 14, Linzer Straße 371, 1902
  • Vilao Max, Štanjel, 1903
  • ludomo Vieno 4, Graf-Starhemberg-Gasse 40 (detruitis), 1904
  • Domo Hribar, Labako, Slovenska cesta / Tavcarjeva, 1904
  • ludomo "Zum roten Igel", Vieno 1, Wildpretmarkt 1 (ŝanĝiĝis), 1905-1906
  • Domo Bartoli, Triesto, Piazza della Borsa 7, 1906
  • Domo Stabile, Triesto, Via Belpoggio 1, 1906
  • Palaco Bamberg, Labako, 1907
  • Domo Kleinmayer, Labako, Miklošičeva 16, 1907
  • (alikonstruo de) Hotelo Europe, Salzburg (ne konserviĝis), 1908
  • Vilao Riehl, Windischgarsten, 1909
  • Vilao Faber, Attersee, 1910
  • Vilao Wechsler, Vieno 13, Trautmannsdorffgasse 26, 1911
  • komerca domo Reithoffer, Vieno 6, Lehargasse 9-11, 1912-1913
  • loĝdomo Pellegrini, Gorico, Via Brigata Casale 10, 1922
  • alikonstruo kaj ĝardenaranĝo ĉe Vilao Ferrari, Štanjel, 1925-1935

publikaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kuracdomo por oficialuloj, Opatija, Vanda-Ekl-strato 1, 1896
  • pavilono de la tri komisionoj okaze de jubilea ekspozicio en Vieno (ne konserviĝis), 1898
  • monumento por Gutenberg en Vieno 1, Lugeck (kune kun la skulptisto Hans Bitterlich), 1900
  • porknabina lernejo, Labako, Levstikov Trg 11, 1898-1900
  • pormalriĉulejo en Labako, Japleva 2, 1900
  • monumento por France Prešeren en Labako, 1902
  • monumentsteleoj antaŭ la Teknika universitat, Vieno 4, Karlsplatz 12, 1903
  • Hotelo Balkan, Gorico, 1904
  • Ŝparkaso kaj popoldomo (Narodni dum), Triesto, Via Fabio Filzi 14, 1904-1905
  • Komercĉambra domo, Gorico, Corso Verdi/ Via Petrarca, 1903-1905
  • tomboŝtono por la familio de Heinrich Köchert, Hietzinger-tombejo, Vieno 13, Maxingstraße 15, 1906
  • paroĥejo Sankta Jakobo en Labako, 1906
  • Miklošič-parko en Labako, 1908
  • porknabina liceo, Labako, Prešerenova 25, 1908-1910
  • popolklerigejo Urania, Wien 1, Uraniastraße 1, 1909-1910
  • Murbrücke "Weinzöttl", Graz, Wienerstraße, 1917
  • Kirko Sankta Koro de Jesuo, Gorico, Via IX Agosto, 1920-1956
  • Casa del Fascio, Štanjel, 1938
  • arĥitektura urbo-reguligo de Labako, 1938
  • arĥitektura urbo-reguligo de Bielsko-Biała, 1899
  • urba planado por Gorico, 1921-1956
  • area ordigo de Soĉa-baseno, 1917-1922
  • kanalo Adriatiko-Danubo, 1917-1950

industriaj kaj metiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fiat-uzinoj, Vieno 21, Brünner Straße 72, 1908
  • fabriko Betzler, Bozen, 1913

(internaj) dizajnoj[redakti | redakti fonton]

  • akceptejo de la aŭstria pavilono dum la Monda ekspozicio en Parizo, 1900
  • industriekspozicio germana-bohemia, Liberec, 1900
  • ekspozicipavilono Jacopic, Labako, 1908
  • klubejaj ĉambroj de la Aŭstria pormetiista societo, Vieno, 1910
  • klubejaj ĉambroj de ÖIAV, Vieno, 1911

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • 1967 Max Fabiani, Vieno kaj Labako
  • 1982 Max Fabiani, Bauten und Projekte, Vieno
  • 1988 Max Fabiani, nuove frontiere dell'architettura, Triesto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrej Hrausky, Janez Koželj: Maks Fabiani. Wien/Ljubljana/Triest. Hermagoras: Klagenfurt 2015, ISBN 978-3-7086-0861-7
  • Marco Pozzetto: Max Fabiani. Ein Architekt der Monarchie. Edition Tusch, Wien 1983, ISBN 3-85063-124-9.
  • Renate Gutjahr: Max Fabiani 1865–1962. Ein Architekt in seiner Zeit (1895–1913). 2 volumoj. Wien 1988 (disertaĵo, 1988).
  • Ákos Moravánsky: Die Architektur der Donaumonarchie. Ernst, Berlin 1988 ISBN 3-433-02037-X.
  • Annette Becker, Dietmar Steiner, Wilfried Wang (Hrsg.): Österreich (= Architektur im 20. Jahrhundert. Bd. 1). Katalogo, Prestel, München 1995, ISBN 3-7913-1613-3.
  • Hermann Fillitz (eld.): Geschichte der bildenden Kunst in Österreich. Volumo 6: Wieland Schmied (eld.): 20. Jahrhundert. Prestel, München 2002, ISBN 3-7913-2516-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]