Max Halbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Max Halbe, dramisto kaj verkisto eksperimentema

Max HALBE (naskiĝinta en la 4-a de oktobro 1865 en Koźliny/Suchy Dąb - Distrikto Gdański, mortinta en la 30-a de novembro 1944 en Neuötting) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Halbe pasigis la junajn jarojn sur la bieno de la gepatroj en Okcidenta Prusio, frekventis la gimnazion en Malbork kaj studis post sukcesa trapaso de la maturiĝekzameno en Hajdelbergo, Berlino kaj Munkeno. Komence li aŭdis jurajn prelegojn sed baldaŭ li novorientiĝis pri germanistiko kaj historio. Per la tezo Die Beziehungen zwischen Friedrich II. und dem päpstlichen Stuhl vom Tode Innocenz III. bis zum Goslarer Tage li doktoriĝis en 1888 en Munkeno. Poste li estis liberprofesia verkisto kaj partoprenis la intelektualan vivon de Munkeno kaj Berlino. Li amikiĝis kun Frank Wedekind, Otto Erich Hartleben, Lovis Corinth, Eduard von Keyserling kaj Artur Kutscher. En 1895 li daŭre ekloĝis en Munkeno. Tie li fondis la teatron Intimes Theater für dramatische Experimente kaj kunfondis Münchener Volksbühne: tie li persone konatiĝis kun Ludwig Thoma.

Evoluo verkista[redakti | redakti fonton]

La komencoj verkistaj memorigas onin pri la dramatiko de la 19-a jarcento (Friedrich Hebbel), sed tamen senteblis jam frue naturalismaj trajtoj modernaj. Influon decidigan pri lia stilo havis Papa Hamlet de Holz kaj Schaf, kion pruvas la dramo Freie Liebe (1890). La unua granda sukceso estis la dramo Eisgang (1898). La ideoj de socialismo plue kolorigas tiun teatraĵon, tiel ke ĝi ege laŭdatis fare de maldekstruloj.

Tamen gravis multe pli (kaj plej el ĉiuj verkoj) la amodramo Jugend (1893; angla traduko en 1916). Same kiel ĉe la verko Frühlings Erwachen de Frank Wedekind sed pli poeziece rakontatas la fatala interrilato de du junuloj, kiuj spertis la unuajn amorojn en paroĥa domo. Amaso da detaloj priskribatas kiel ankaŭ la medio; heredecaj faktoroj kaj sociala ĉirkaŭaĵo prezentatas destinofarantaj. Tamen la tono naturalisma iel forlasatas tie ĉi favore al popolkanta karaktero kaj lirika etodigo: ambaŭ respondis pri la furora sukceso de tiu ĉi verko. La definitiva deturniĝo de naturalismo sekvis ne longe poste per la - iomete fuŝita - skribaĵo Amerikafahrer (1894), ŝercludo en rimoj. La sukcesa dramo Mutter Erde (1897; angla traduko en 1913), klara maljeso al la stilo de Henrik Ibsen, substrekas ankoraŭ tiun evoluon.

Poste Halbe rifuzis deklari sin adepto de iu literatura skolo aŭ teorio; male, le retiriĝis sin el la publiko kaj iĝis malkvieta kaj stranga izolulo kies unusola zorgo estis bone verkadi. Seniluziiĝoj ne mankis: nur malmulto de la malfruaj verkoj vere sukcesis. Halbe kontinue strebis adopti novajn ideojn restante pli malpli sub la knuto de realismo: ekzemplas por tio liaj simpatietoj kun impresionismo kaj novromatikismo, kun neraciaj kaj historiaj temoj.

En tiaj historizitaj verkoj gravas ofte personulo karaktere elstara: ekzemple en la renesanca tragedio Der Eroberer|(1899), en la malfrubaroka dramo Das wahre Gesicht (1907) aŭ en la dramo pri temoj el la jaro 1812-a nome Freiheit (1913). Tie ĉi kiel ofte alie Habel tre simpatias kun la agema viro, kies celorientita strebado ne malofte kontraŭas samtempulojn kiu pli ŝatas la spiritan vivon.

La eksperimentado kun neraciaĵoj estis multflanka. Kvazaŭ ĉiam enmiksiĝas la malraciio en la vivon de la drampersonoj. Eblas ke la hejma rivero iĝas ilo de destino (kiel en la interfrata tragedio Der Strom de 1904), eblas ke la homa kreitaĵaro devige ludu siajn rolojn destinitajn astrologie (kiel en la romano Die Tat des Dietrich Stobäus de 1911: la lasta ido de riĉa danciga klano konfesas sian tutan vivon opiniante pri la kulpo de ŝajna morto de la amatino per droniĝo). La limlinio inter vereco kaj fantazieco en la tiaj verkoj tre ofte fluktuas.

Dum la lastaj jaroj Habel cedis antaŭ la ŝato de romantikaĵoj laŭ la ideoj de E. T. A. Hoffmann kaj iĝas naiva mistikulo. Krome li plurfoje provis per metafizikaj spekulado transpaŝi la limon de la normale traviveblaj aferoj. La scio pri mortaleco de ĉio ege pezis sur lin kaj sur la de li kreitajn figurojn. Ĉiuj vivas sub la ombro de antaŭdestino konante la ekziston de transcendaj potenculoj.

Interpreto nacisocialisma[redakti | redakti fonton]

La nazioj deklaris Halbe pioniron de sia literatura doktrino. Tamen eĉ li ne tute taŭgis kiel modelo: ĉar por Halbe pli gravis la priskribo de konfliktoj amaj kaj familiaj ol problemoj rasaj-heroaj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Mitgl. d. Preuß. Ak. d. Künste, Sektion Dichtkunst (1927)
  • Goethe-Medaille f. Kunst u. Wiss. (1932)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ein Emporkömmling. 1889 (dramo)
  • Freie Liebe. 1890 (dramo)
  • Eisgang. 1892 (dramo)
  • Jugend. 1893 (dramo)
  • Lebenswende. 1896 (komedio)
  • Mutter Erde. 1897 (dramo)[1]
  • Das tausendjährige Reich. dramo en kvar aktoj. Berlin 1900[2]
  • Haus Rosenhagen. 1901 (dramo)
  • Der Strom. 1904 (dramo)
  • Blaue Berge. 1909 (komedio)
  • Der Ring des Gauklers. 1911 (dramo)
  • Die Tat des Dietrich Stobäus. 1911 (romano)
  • Freiheit. Ein dramo von 1812. 1913
  • Schloß Zeitvorbei. 1917 (drama legendo)
  • Io. 1917 (romano)
  • Der Meteor. 1920 (rakonto, Verl. Ullstein & Co.)
  • Die Traumgesichte des Adam Thor. 1929 (dramo)
  • Generalkonsul Stenzel und sein gefährliches Ich. 1931 (romano)
  • Heinrich von Plauen. 1933 (dramo)
  • Scholle und Schicksal. Geschichte meines Lebens. 1933 (membiografio)
  • Jahrhundertwende. Geschichte meines Lebens 1893–1914. 1935 (membiografio)
  • Erntefest. 1936
  • Die Elixiere des Glücks. 1936 (romano)
  • Kaiser Friedrich II. 1940

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Egginger: Der Dichter Max Halbe im Öttinger Land. In: Oettinger Land, Altötting. Band 15, 1995, S. 127–135.
  • Ulrich Erdmann: Vom Naturalismus zum Nationalsozialismus? Zeitgeschichtlich-biographische Studien zu Max Halbe, Gerhart Hauptmann, Johannes Schlaf und Hermann Stehr. Mit unbekannten Selbstzeugnissen. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1997, ISBN 3-631-30907-4
  • Andreas Lothar Günter: Präfaschistische Weltanschauung im Werk Max Halbes. Lang, Frankfurt am Main u. a. 2002. (= Europäische Hochschulschriften; Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur, Band 1841) ISBN 3-631-39419-5
  • Joachim Kalcher: Perspektiven des Lebens in der Dramatik um 1900. Boehlau, Köln u. a. 1980. (= Kölner germanistische Studien, Band 14) ISBN 3-412-02880-0
  • Heinz Kindermann: Max Halbe und der deutsche Osten. Rosenberg, Danzig 1941. (= Danzig in Geschichte und Gegenwart, Band 4)
  • Werner Kleine: Max Halbes Stellung zum Naturalismus innerhalb der ersten beiden Dezennien seines dramatischen Schaffens. (1887–1900). Sporn, Zeulenroda 1937.
  • Peter Oliver Loew: Die Heimat sucht den Dichter – der Dichter sucht die Heimat. Max Halbe und Danzig. In: Andrzej Kątny (Hrsg.): Das literarische und kulturelle Erbe von Danzig und Gdańsk. Frankfurt am Main (u. a.) 2004, S. 79–98 (= Danziger Beiträge zur Germanistik, Band 15). ISBN 3-631-53226-1
  • Stadtbibliothek München (Hrsg.): Max Halbe zum 100. Geburtstag. Lehle, München 1965.
  • Thorsten Stegemann: Literatur im Abseits. Studien zu ausgewählten Werken von Rainer Maria Rilke, Hermann Sudermann, Max Halbe, Gottfried Benn und Erich Kästner. Ibidem-Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-89821-040-5
  • Karl Ude: Max Halbes Nachlass. Ein Münchner Spiegel der Jahrhundertwende. In: Schwabing von innen. München 2002, S. 45–54.
  • Herbert Weder: Die Stimmungskunst in Max Halbes Gegenwartsdramen unter bes. Berücksichtigung Ibsens. Ein Beitrag zur Theorie und Geschichte des Dramas um 1900. Werkbund, Würzburg 1932.
  • Friedrich Zillmann: Max Halbe. Wesen und Werk. Holzner, Würzburg/Main 1959. (= Der Göttinger Arbeitskreis; Schriftenreihe, Band 62)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1944 kiel filmo "Das Leben ruft", scenario de Otto Ernst Hesse, reĝizoro Arthur Maria Rabenalt, premiero 20.12.1944, producento Walter Tost, roloj Waltraut Hahne, Karl Hannemann, Paul Henckels
  2. kp. recenzo far Rudolf Steiner online