Max Kašparů

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Kašparů
Max Kašparů antaŭ pordo de la preĝejo en sia naskiĝurbo Žirovnice
Max Kašparů antaŭ pordo de la preĝejo en sia naskiĝurbo Žirovnice
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1950 (1950-05-14) (73-jaraĝa)
en Žirovnice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantistokuracistoverkisto • psikiatro • pastro
vdr

Doc. Theol.Dr. MUDr. PhDr. Jaroslav Max Kašparů, Ph.D., Dr.h.c. (naskiĝis la 14-an de majo 1950 en Žirovnice) estas ĉeĥa stomatologo, psiĥiatro, pedagogo, premonstrata diakono kaj esperantisto. Sian laboron li praktikas en Pelhřimov. Li estas sukcesa verkisto de spirita literaturo.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazio li decidis studi stomatologion en la Fakultato de ĝenerala medicino ĉe la Karola universitato en Prago. Dum la studo li tamen ekinteresiĝis pri psiĥiatrio kaj post finstudo de stomatologio li decidis studi ĝeneralan medicinon ĉe la Universitato de Komenio en Bratislavo, kiu ununura proponis al li distancan studadon. La studoj de stomatologio kaj ĝenerala medicino esence tute ne diferencis ĝis la 4-a jaro, kiam oni komencis pli profunde specialiĝi, do li studis saman fakon dufoje. Pli li finstudis pri teologio kaj pedagogio en la Teologia fakultato de la Sudbohemia universitato en České Budějovice. La studon de teologio li daŭrigis kaj sekve doktoriĝis (titolo Ph.D.). Plue li habilitiĝis (te. fariĝis docento) ĉe la universitato en Košice en la fako de pastorala teologio per verko, kiu redaktita aperis libroforme sub la titolo Hypnóza - Pastorální kauza ("Hipnozo - Pastorala afero"). La 28-an de septembro 2011 li fariĝis honora doktoro (titolo Dr.h.c.) de la Akademio de sankta Elizabeto en Bratislavo.

Psiĥiatrion li hodiaŭ praktikas en Pelhřimov. Sian ordinejon li havas en netradicia loko, nome en la preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora.[1] Li estas tre populara ankaŭ kiel gvidanto de spiritaj ekzercoj.

Dum la universitata studado en Prago li konatiĝis kun la teologo Tomáš Halík. Ili kunloĝis en sama domo. Tomáš Halík estis lia atestanto dum la geedziĝo, kaj post sia sekreta pastriĝo Halík kiel unuan infanon baptis la filinon de Max Kašparů Bernadetta.

La nomon Max li ricevis de la abato de la Želiv-monaĥejo Bohumil Vít Tajovský okaze de eniro en la premonstratan ordenon.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Max Kašparů estas esperantisto, membro de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo,[2] kaj kelkfoje sin publike nomis "granda apoganto de Esperanto". Ekde la jaro 2009 li aktive studas esperanton kaj partoprenis en rektmetoda kurso de Stano Marček dum la Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) oktobre 2009 en Dobřichovice. Kiel psiĥiatro li rekomendas studon de esperanto precipe al siaj senioraj pacientoj, ĉar laŭ li lingvostudado estas bona prevento kontraŭ la Alzheimer-malsano, dum naciaj lingvoj estas tro malfacilaj por ellerni. Aldone li vidas utilecon de esperanto por maljunuloj ankaŭ en la ebleco pliriĉigi per ĝi siajn sociajn kontaktojn.[3] Dum renkontiĝo de la ĉeĥa sekcio de IKUE en Žirovnice en majo 2010 li celebris diservon kaj kuncelebris sanktan meson en esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Max Kašparů ĝis nun (2010) publikigis 18 verkojn en la ĉeĥa lingvo, el kiuj kelkaj aperis ankaŭ traduke en la franca, itala, pola kaj slovaka lingvoj. Unu lia libro aperis ankaŭ en esperanto. Krome li kreis la ĉeĥan version de la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček.[4]

Ĉeĥlingvaj[redakti | redakti fonton]

  • Hovory o sobě = "Paroloj pri si mem" (Nakladatelství Cesta, 1990)
  • Věroměr Maxe Kašparů = "Kredometro de Max Kašparů" (1999)
  • Malý kompas víry: Pro hledající, bloudící a nevěřící mladé lidi (Matice cyrilometodějská 1995, 1998, 2001)
  • O radostech lidské duše s Maxem Kašparů (2001)
  • Základy pastorální psychiatrie pro zpovědníky (Nakladatelství Cesta, 2002)
  • Do výšky volím pád (Karmelitánské nakladatelství, 2003)
  • Sedmero zastavení u klíčové dírky (Nakladatelství Cesta, 2003)
  • Vánoční paradoxy (2004)
  • Vánoční proč-kdy-jak-kde (2004)
  • Jinými slovy. Na minutu s Maxem Kašparů (2005)
  • Šum z pěn (Nakladatelství Cesta, 2005)
  • Hypnóza, pastorální kauza - redaktita doktoriĝa studlaboraĵo (Trinitas, 2006)
  • Z pláště a dalmatiky (Nakladatelství Cesta, 2006)
  • Třicet případů... aneb Malé, bílé, kulaté. (Nakladatelství Cesta, 2007)
  • Zápisník potulného kazatele (Nakladatelství Cesta, 2008)
  • Ve zpětném zrcátku Jindřicha Štreita (Nakladatelství Cesta, 2009)
  • O bludných kruzích a bludných kamenech = "Pri vag-cirkloj kaj vag-ŝtonoj" (Nakladatelství Cesta, 2011)

Esperantlingvaj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]