Max Liebermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Liebermann

Max LIEBERMANN (20-a de julio 1847 en Berlino ĝis 8-a de februaro 1935 en Berlino) estis germana pentristo, ĉefa reprezentanto de la impresionismo en Germanio.

Liebermann studis en Weimar, Parizo kaj Nederlando. Komence li pentris en realisma stilo pri sociaj problemoj. Lia verko markas la transiron de la arto de la 19-a jarcento al la klasika modernismo. Kiel prezidanto de la Berlina secesio li antaŭenigis tiun ŝanĝon. De 1920 ĝis 1933 li estris la Prusan akademion de la artoj. En majo 1933, la tagon post la Librobruligado en Germanio 1933, li abdikis pri ĉiuj siaj postenoj protestante kontraŭ la naziisma kaj kontraŭjuda kulturpolitiko. Dum siaj lastaj du vivojaroj li vivis sen multaj kontaktoj en Berlino.

Bildaro

Fruaj verkoj

La fruaj verkoj estiĝis dum liaj studvojaĝoj al Nederlando kaj Parizo. Tie li estis grave influita de la Skolo de Barbizon.

Impresionismaj bildoj


Portretoj

Fotoj

Eksteraj ligiloj