Max Nettlau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Nettlau
Max Nettlau en 1928
Max Nettlau en 1928
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1865 (1865-04-30)
en Neuwaldegg
Morto 23-an de julio 1944 (1944-07-23) (79-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo lingvistohistoriisto • biografo • filologo
Verkoj Geschichte der Anarchie
Élisée Reclus
La Première Internationale en Espagne (1868–1888)
A Short History of Anarchism
vdr

Max Heinrich Hermann Reinhardt NETTLAU, li naskiĝis la 30-an de aprilo 1865 en Neuwaldegg (hodiaŭ parto de Vieno) kaj mortis la 23-an de julio 1944 en Amsterdam) estis germana anarkiisto kaj verkisto. Li skribis multajn librojn pri historio de la anarkiismo kaj de la socialaj movadoj.

Nettlau origine studis la keltan lingvon kaj la literaturon en Vieno, sed baldaŭ dediĉis sian tempon por kolekti kaj skribi historion de la movado anarkia. Pro tio li vojaĝis tra tuta Eŭropo kaj vivadis alterne en Londono kaj Vieno.

De 1885 ĝis 1890 Nettlau estis membro de la Socialist League, kaj ekde 1895 li estis membro de la Freedom Group.

Dum la ekonomia krizo post la Unua mondmilito Nettlau perdis sian heredan havon per la inflacio kaj vivis povre en Vieno. Malgraŭ tio li daŭre kolektis kaj publikigis. En 1935 li vendis sian gigantan kolekton da libroj, gazetoj, arĥivoj kaj de pliaj dokumentoj pri socialismo kaj anarkiismo al la Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis (IISG).

Ekde 1938 ĝis sia morto 1944 Nettlau vivis en Amsterdam.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]