Saltu al enhavo

Max Oscar Arnold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Oscar Arnold
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1854 (1854-03-29)
en Neustadt
Morto 27-an de januaro 1938 (1938-01-27) (83-jaraĝa)
en Neustadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o nekonata valoro (1878) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Karl Arnold (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
dollmaker (en) Traduki
entreprenisto
parlamentano Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Max Oscar ARNOLD (naskiĝinta la 29-an de marto 1854 en Neustadt, mortinta samloke la 27-an de januaro 1938 estis germana industriulo kaj fabrikestro. En 1878 edzigis lin Emilie Dorn. Filo de li estis Karl Arnold, karikaturisto ĉe Simplicissimus.

Estante filo de tajloristo li frekventis en sia naskiĝurbo faklernejon pri desegnado kaj modlado; sekvis lernoknabeco en la gepatra entrepreno. En la 1878-a jaro li fondis firmaon por pupaj vestaĵoj; ses jarojn poste li fariĝis membro de la Koburga speciala landa parlamento. En 1885 Arnold estis membro de la Landparlamenta komitato kaj en 1889 ties sekretario. En 1895 li malfermis firmaon pri ludiloj; ses jarojn poste li vicprezidantis en la Koburga landparlamento. En 1907 Arnold ne nur ekprezidantis en la Koburga landparlamento sed ankaŭ vicprezidantis ĉe la Komuna landparlamento de la dukujoj Koburgo kaj Gotao. Dum la Unua Mondmilito uzino lia produktis armilerojn laŭ malavaraj oficialaj komisioj. Postmilite oni specialiĝis pri elektroteknika porcelano kaj mebloj.

En 1919, Arnold estis vicprezidanto de la Landa asembleo de la Liberŝtato Koburgo; de novembro 1920 ĝis 1924 li estis deputito de Deŭtsche Demokratische Partei (DDP) en la parlamento de Bavarujo kaj ekde la 25.11.1921 li sidis en fakkomisiono pri ekonomiaj aferoj. Post kraŝo firmaa en la 1928-a jaro li vivis en malriĉeco.

  • 1950: starigo de monumento por li en Neustadt
  • kabanego Arnoldhütte sur monto Muppberg apud la Tronheredanta Turo
  • 1965: nomo de gimnazio por li en Neustadt[1]
  • marŝpado disde placo Arnoldplatz ĝis Arnoldhütte
  • 1995: kreo de pupa artpremio Max-Oscar-Arnold-Kunstpreis[2]
Arnold-gimnazio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. hejmpaĝo de la lernejo
  2. pri la premio kaj la premiitoj. Arkivita el la originalo je 2025-03-15. Alirita 2025-03-22 .