Max Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Li studis fizikon en Munkeno kaj Berlino kaj doktoriĝis en la jaro 1879 pri termodinamika temo. Post kelkaj jaroj kiel docento en Munkeno, li en 1885 fariĝis profesoro pri fiziko en Kijlo, kaj poste (1889 - 1928) li okupis samspecan pozicion en Berlino. Li estis aktiva membro de diversaj sciencaj asocioj.

La plej grava scienca merito de Max Planck estas la evoluigo de la kvantumteorio, kiu fondis tute novan esplorkampon de la fiziko: la kvantummekanikon. En la jaro 1918 Max Planck gajnis la Nobel-premion pri fiziko.

  • Pri la rilatoj de scienco kun religio, li skribis: "Scienco kaj religio ne kontrastas, sed unu bezonas la alian por harmonie kompletiĝi en la menso de homo serioze esploranta" (en Scio pri la fizika Mondo).

En 1940 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nobel-winners.com/Physics/max_karl_ernst_ludwig_planck.html greke http://dbhs.wvusd.k12.ca.us/webdocs/Chem-History/Planck-1901/Planck-1901.html greke http://www.nobelprizes.com/nobel/physics/1918a.html greke http://www.max-planck.mpg.de