Max Rendschmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Rendschmidt
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1993 (1993-09-12) (30-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kajakisto
TTT
Retejo http://maxrendschmidt.de/
vdr

Max Rendschmidt - prononco [maks RENTŝmit], naskiĝis la 12-an de septembro 1993 en Bonno - estas germana kanuisto. Li interalie - tiam 22-jara - partoprenis en la Somera Olimpiko 2016 de la 5-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo). Tie li la 18-an de aŭgusto atingis oran medalon pri konkurso de 1000 metroj en vira dupersona kajako kun la teamano Marcus Gross. Du tagojn pli poste, la 20-an de aŭgusto, la du akiris plian oran medalon pri konkurso de sama distanco en kvarpersona kajako kun la pliaj teamanoj Tom Liebscher kaj Max Hoff.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la kvarpersona germana kajako ĉe la finlinio