Max Roqueta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Max Roqueta [mac ru'keto] (naskiĝis la 8-an de decembro 1908, mortis la 24-an de junio 2005) de Montpelhièr [mumpe'ljɛ] (Montpeliero) estis eble la plej granda aŭtoro de Okcitanujo en la lasta jarcento. Tradukita diverslingven, studita en universitato en Usono, li estis multtalentulo en prozo, poezio kaj teatro. Li havis fajnan observon de la naturo kaj ankaŭ, danke al sia instruo kiel kuracisto, de la homa eco. Ni proponas al vi pecon el „Sekreto de l' Herbo” de l' unua libro de la granda kolekto kvinparta „Verda Paradizo”:

Nur la lunlumo estas tiom klara, kiom tiu kanto. Ĝiaj silentoj miksis la mondon al sia plendo kaj la voĉo de l' mondo estis serena kaj dolĉa kiel memoro de bonfaro. Ni silentis por ĝin aŭdi, kaŝitaj en ombro d' arbogrupo, sen spiro kaj la ŝtonoj estis blankaj sur la vojoj.

Vespere ni ŝatis umi laŭ la vojo. Ĝi trankviligis sian blankecon kaj ĉesis meti sur la herbon sian polvon amikan. La vojoj estas riĉaj je ŝanco. Krom la landoj kien ili kondukas, umante laŭ la montetoj aŭ alvalante inter la valetoj obskuriĝintaj, sia ĉirkaŭaĵo povas teni pli da aĵoj ol librorando. La printempo tie semas siajn lunetojn, akvaĵon de verdo kaj mola helo, flamon kiu ŝajnas eliri el la tero kaj kiu memorigas tiun lumon strangan kiu lumigas la nokton en okuloj sovaĝbestaj.

Nia paŝo resonis laŭ la muroj varmegaj kaj silentis je l' vilaĝeliro, kaj kiam la apusoj jam eniris siajn truojn sub la tegmentoj, estis ni kiuj daŭrigegis siajn kriojn. Ĉiu ŝtono de la vojo por ni estis ŝanco. Ĉiu figujo sovaĝa por ni estis domo, vojo aŭ ujo. Ĝia foliaro al ni kaŝis la reston de la mondo. Al ni restis nur la ĉielo stelita, kaj ni baldaŭ sentiĝis meze de la steloj. Ne plu estis tero, kaj sola en la spaco senfina, la kanto de l' griloj, muziko ĉiela, subtenis la silenton.

Longa kiel perlo d' akvo sur herbotigo, la krio de strigo revenigis nian revon al la profundo freŝa de la tero kaj nur la blankeco de la vojo donis straton al nia vervo. Ni malsupreniris de l' arbo kaj la ranetoj verdaj saltis en la polvo klara, ili kiuj pasis la tagon en l' omboro de figujfolio. Ni renkontis ankaŭ bufojn gravajn kaj ventrajn, de paŝo malrapida, kiuj blovis faldadante kaj plenblovadante la haŭton molan de siaj gorĝoj. Ili havis okulojn klarajn, ĉirkaŭitaj d' oro, profundaj kaj puraj kiel l' akvo malhela de puto. Ni suferigis pli ol unu, de mano kruela, kiun ni lasis sanga meze de l' vojo, kun buŝo kiu gapis al la nokto kaj okuloj kiu trinkus tutan kompato de l' mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

artikolo el EsperantÒC