Max von Laue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max von Laue
Nobel-premiito
germana sciencisto
germana sciencisto
Persona informo
Naskiĝo 9-a de oktobro 1879
en Pfaffendorf, Germanio
Morto 23-a de aprilo 1960
en Berlino, Germanio
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Stadtfriedhof Göttingen
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenMunkena universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de ZurikoUniversitato de Strasburgo
Familio
Edz(in)o Magda von Laue
Infano Theodore Hermann Von Laue
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kristalografo
Verkoj ikso-radioj
Laue equations
vdr

Max (Theodor Felix) von Laue (9-an de oktobro 1879, Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Germanio23-an de aprilo 1960, Berlino) estis germana sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1914 pro la malkovro de la dekliniĝo de rentgenradioj, pasantaj tra kristaloj. Surbaze de tio, li povis elkalkuli la difinitan ondolongon de la radioj. Tiu rezulto helpis ekzamenon de la kristalaj strukturoj kaj tio grave konstribuis al la evoluo de solidkorpa fiziko.

Laue en 1912 iĝis fizika profesoro de la Universitato de Zuriko. Li uzis tiujare kiel unua kristalon por deklinigi rentgenajn radiojn kaj per tio li montris, ke la rentgena radiado – simile al la lumo – estas elektromagneta radiadio. Li pruvis same, ke la kristaloj konsistas el regule ordigitaj atomoj.

Li apogis por relativeca teorio de Albert Einstein kaj faris kvantumteoriajn esplorojn. Li okupiĝis pri la Compton-efiko, dum kiu la ondolongo de la lumo ŝanĝiĝas je certaj kondiĉoj. Li analizis ankaŭ la disiĝon de la atomoj. Li gvidis ekde 1919 la teorian fizikan instituton de la Berlina Universitato, en 1951 li iĝis direktoro de la berlina Fizika–kemiai Esplora Instituo Max Planck.