Maximiliano Hernández Martínez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximiliano Hernández Martínez

Maximiliano Hernández Martínez (San Matías, Salvadoro, 21an de oktobro 1882 - Hacienda Jamastrán, Honduro, 15an de majo de 1966) estis militisto, diktatoro kaj prezidento de Salvadoro, posteno al kiu supreniris post kaj danke al puĉo (1931-1944). Li plue restis en la posteno danke al elektoj kie li estis la ununura kandidato.

Dum lia prezidenteco okazis kamparana insurekcio en 1932 kie mortis 25.000 indiĝenoj,[1] socia kontraŭstaro al lia politiko bazita sur kredaro en teozofio,[2] diplomatia movaro dum la Dua Mondmilito,[3] grava malpliigo de la deliktagado pro perforto, sanigo de la publikaj financoj, kreado de ŝtata banko elsendanto de mono, vendado de malmultekostaj loĝejoj al kamparanoj, konstruo de la Tutamerika ŝoseo kaj forigo de la ekstera ŝuldo.[4]

En 1944 grupo de militistoj insurekciis kaj estis perforte subpremataj dum paro de tagoj.[5] Post unu monato okazis ĝenerala striko, kio devigis la generalon elposteniĝi.[6] Hernández Martínez estis mortigita post 22 jaroj en Honduro.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Anderson"
  2. "Booksrags"
  3. "cornell"
  4. "monografías"
  5. "portalperiodico"
  6. "mined"
  7. "co_latino"