Maximilien de Béthune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximilien de Béthune
Persona informo
Maximilien de Béthune
Naskiĝo 13-an de decembro 1560 (1560-12-13)
en Rosny-sur-Seine
Morto 22-an de decembro 1641 (1641-12-22) (81-jaraĝa)
en Château de Villebon
Tombo Nogent-le-Rotrou vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Q1109997 vd
Familio
Patro François I de Béthune, Baron de Rosny et de Baye vd
Patrino Charlotte Dauvet vd
Edz(in)o Anne de Courtenay • Rachel de Cochefilet vd
Infanoj Marguerite de Béthune • Maximilien II de Béthune • François de Béthune, Duc d'Orval, Comte de Muret et de Villebon vd
Profesio
Okupo politikistoverkistomilitistoŝtatreprezentanto • milita komandisto • soldato vd
Laborkampo politiko • state administration • militaj aferoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maximilien DE BÉTHUNE, pli konata kiel la duko de Sully (naskiĝis en 1560 - mortis en 1641) estis grava ministro de la franca reĝo Henriko la 4-a.

Sully naskiĝis la 13-an de decembro 1560 en Rosny-sur-Seine, apud Mantes-la-Jolie. Li fariĝis tre rapide la preferata kunulo de la estonta reĝo, kiu nomiĝis tiam nur "Henriko de Navaro". Sully sekvis lin flanko ĉe flanko dum la tutaj francaj militoj pri religio, kaj distingiĝis pro sia kuraĝeco. Poste, bona edziĝo kaj bonaj komercaj aferoj rapide riĉigis lin.

Ĉar Sully ŝajnis esti tre ŝparema por siaj propraj aferoj, Henriko la 4-a konfidis al li la financojn de la franca reĝlando kaj nomumis lin "superintendanto de la financoj" (surintendant des finances). Sully efike reordigis la buĝeton, sukcesis repagi grandegajn ŝuldojn kaj permesis financi la militojn en Hispanio kaj Savojo. Eĉ pli grave, li plifortigis agrikulturon, ekzemple per la libereco por la komerco de grajnoj aŭ per la forigo de multaj pasrajtaj taksoj inter la provincoj de la reĝlando. Plie, Sully konstruis novajn ampleksajn vojojn kaj eĉ kelkajn kanalojn, kiel la kanalo de Briare.

Iom post la morto de Henriko la 4-a en 1610 (murdita de François Ravaillac), internaj intrigoj trudis la eksiĝon de Sully kiel superintendanto, kvankam li konservis sian feŭdon en Puatuo. Fine de lia vivo, li retiriĝis en Sully-sur-Loire, kie li mortis la 22-an de decembro 1641.