Mayflower-interkonsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subskribado de la Majfloro-interkonsento
Pentraĵo fare de Edward Percy Moran.

La Majfloro-interkonsento (angle Mayflower Compact) estis la unua registara dokumento de la Plymouth-kolonio. Ĝi estis skizita de kolonianoj, kiuj trapasis la Atlantikan Oceanon sur la ŝipo Mayflower, serĉadante religian liberecon. La interkonsento estis subskribita la 11-an de novembro 1620 de 41 el la pli ol cent pasaĝeroj.

Teksto de la interkonsento

En la nomo de Dio, Amen'.

Ni, kies nomoj subskribigis, la lojalaj reĝatoj de nia timiga suverena Moŝto, Reĝo Jakobo, per la graco de Dio, de Grand- britujo, Francujo kaj Irlando, Reĝo, Defendanto de la Kredo, ktp, entrepreninte por la gloro de Dio, kaj antaŭenigo de la Kristana kredaro, kaj honoro de nia reĝo kaj lando, vojaĝas cele al starigi la unuan kolonion en la nordaj partoj de Virginio, per ĉi tiu dokumento ja solene kaj reciproke antaŭ Dio, kaj unu antaŭ la alia, interkonsentas kaj kunligas nin en politikan anaron por pli bona sinordigo kaj sinkonservo, kaj la antaŭenigo de la celoj antaŭdiritaj, kaj laŭ rajto de kio dekreti, konstistigi, kaj formuli, tiajn justajn kaj egalajn leĝojn, ordonojn, aktojn, konstituciojn, kaj oficiojn, de tempo al tempo kiajn oni juĝas plej taugaj kaj oportunaj por la ĝenerala uzado de la Kolonio, al kiu ni promesas ĉiujn justajn cedemon kaj obeon.

Ateste pri kio, ni ĉi tie subskribis niajn nomojn ĉe Kabo Moruo la 11-an de novembro, en la jaro de la reĝado de nia suverena Moŝto, Reĝo Jakobo de Anglujo, Francujo kaj Irlando la dek-oka, kaj de Skotlando la kvindek-kvara.

A. D. [p. J. K.] 1620


Vidu ankaŭ