Mazatán (Sonora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazatán
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 85560–85565
Kodo laŭ INEGI 26 037
Politiko
Urbestro Jesús Noriega Andrade (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 1 363
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°0′N 110°8′U  /  29°N, 110.133°U / 29; -110.133 (Mazatán (Sonora)) (mapo)
Alto 540 m
Areo 649,3 km²
Horzono UTC -7
Situo de Mazatán (Sonora) en (Meksiko)
Situo de Mazatán (Sonora) en (Meksiko)
DMS
Situo de Mazatán (Sonora) en
Situo de Mazatán (Sonora) en
Situo de Mazatán (Sonora) en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mazatán Municipality [+]
vdr

Mazatán estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Mazatán. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26037. En la opata lingvo Mazatán signifas "Loko de la cervoj". Ĉefaj loĝlokoj krom la ĉefurbo Las Calaveras kaj Adivino.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1350 loĝantojn. El tiuj estis 708 viroj kaj 642 virinoj. La komunumo havas surfacon de 649,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 540 metroj super la marnivelo.

Hidrogeografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rivero en la komunumo estas la rivero Mazatán kiu havas longecon de 160 kilometroj. Krome ekzistas nur dumtempaj riveroj en la tempo de pluvoj, kiel ekzemple: El Coyote, El Sahuaral, Los Cuates, El Quizuani, La Cercada, San Fermín kaj Los Horconcitos.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 509 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1095 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1047 scipovis legi kaj skribi kaj 48 personoj estis analfabetoj. Do 4,38 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1436 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,28 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejon Mazatán fondis en la 17-a jarcento la jezuita misiisto Juan Nentuig. La nomo venas de la opata lingvo. En la 19-a jarcento Mazatán apartenis al la distrikto Ures. Ĝi fariĝis komunumo je la 10-a de decembro 1907. Dum iom da tempo inter la 26-a de decembro 1930 kaj la 11-a de oktobro 1934 Mazatán perdis la sendependecon kaj estis parto de la komunumo Ures.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.