Mazateka montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazateka montaro
Situo de la Mazateka montaro en Meksiko; la blua parto estas la granda lago Miguel Alemán
Situo de la Mazateka montaro en Meksiko; la blua parto estas la granda lago Miguel Alemán
biosfera rezervejomontara sistemo
Geografia situo 18° 23′ N, 99° 6′ U (mapo)18.38-99.1Koordinatoj: 18° 23′ N, 99° 6′ U (mapo) f4
Mazateka montaro (Meksiko)
Mazateka montaro (Meksiko)
DEC
Mazateka montaro
Mazateka montaro
Situo de Mazateka montaro
Map
Mazateka montaro
vdr

La Mazateka montaro (hispane Sierra Mazateca) estas monta regiono, parto de la Sierra Madre de Oaxaca (Oaĥaka Patrinmontaro), situanta en la norda parto de la meksika ŝtato Oaĥako de suda Meksiko. Ĝi ricevis sian nomon de la indiĝena popolo mazateka, kiu loĝas en la regiono. Ĝia okcidenta parto apartenas al la distrikto Teotitlán del Camino en la Regiono Cañada, kaj la orienta parto al la distrikto Tuxtepec, en la Regiono Papaloapan. La ĉefaj urboj estas Huautla de Jimenez, Eloxochitlán de Flores Magón, kaj Jalapa de Díaz. En 1954 parto de la regiono subakviĝis post la konstruo de akvobaraĵo Miguel Alemán, kiu kreis la grandan lagon samnoman.

La Mazatekaj lingvoj nomas plurajn parencajn lingvojn parolatajn de ĉ. 200 000 homoj en la Mazateka montaro, plejparte en la ŝtato Oaĥako, sed ankaŭ en apudaj partoj de la ŝtatoj Puebla kaj Veracruz. Oni ofte nomas ilin "la mazateka lingvo", sed pro tio ke pluraj el la dialektoj ne estas interkompreneblaj, estas pli sencohave priskribi ilin kiel grupon de lingvoj.