Saltu al enhavo

Mazi en Gondolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mazi en Gondolando
Muzzy in Gondoland
Mazi en Gondolando
Mazi en Gondolando
AŭtoroWendy Harris
Eldonjaro1986
Aliaj eldonoj1995
UrboLondono
EldonintoBritish Broadcasting Corporation
Paĝoj159 + kantokasedo + du animaciaj filmoj
ISBN83-85677-35-6
vdr
Mazi en Gondolando
movbilda filmo televida filmo
Originala titolo Muzzy in Gondoland
Produktadlando Unuiĝinta Reĝlando
Originala lingvo la angla
Kina aperdato la 13-an de junio 1986
Ĝenro animacio, komedio, lernofilmo
Reĝisoro(j) Richard Taylor
IMDb
vdr

Mazi en Gondolando (aŭ, en la angla, Muzzy in Gondoland) estas brita animacia televidfilmaro kaj lernokurso, unue kreita en 1986 de BBC, kiel maniero instrui la anglan kiel duan lingvon. Ĝia Esperanta versio por komencantaj infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj estis eldonita en 1995 de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) el Hago.[1]

Ĝi estas verkita de Wendy Harris originale, kaj esperantigita de Roman Dobrzyński. La Esperantan lernolibron akompanas vidbendoj kun la animaciaj filmoj "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando" (ambaŭ dublitaj en Esperanton) kaj kantokasedo.

La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, kelkajn ekzercojn kaj leksikan indekson.

La filmo inaŭguriĝis la 25-an de julio 1995 dum la UK en Tampereo kaj estis regule prezentata ankaŭ en la salono de la kongresa libroservo. La prezo por la kompleto estis 180 nederlandaj guldenoj.[2][3] La iniciatinto, Mila van der Horst-Kolińska, komence celis vendi 800 kopiojn de la filmo, sed ĝis majo 1996 vendiĝis jam 1484 ekzempleroj en 49 landoj.[4]

Mazi, granda eksterterulo simila al urso, venas el kosma spaco viziti Gondolandon, kie reĝo kaj reĝino reĝas. Tie li konos ne nur la gereĝojn, sed ankaŭ princinon Silvja, ĝardeniston Karlo kaj frenezan scienciston nomatan Korvaks. La nura homo en la serio estas Petro, kiu faras lingvajn klarigojn.

Voĉaktoroj

[redakti | redakti fonton]
Nomo en Esperanto Nomo en la angla Angla voĉaktoro

Unuiĝinta Reĝlando

Esperanta dublanto

Esperanto

Mazi Muzzy Jack May Jerzy Jakubowski
La reĝo The king Willie Rushton Andrzej Tomecki
La reĝino The queen Miriam Margolyes Kalina Pieńkiewicz
Princino Silvja Princess Sylvia Susan Sheridan Krystyna Kozanecka
Karlo Bob Derek Griffiths Mieczyslaw Morański
Korvaks Corvax Derek Griffiths Jerzy Fornal
Petro Norman Benjamin Whitrow

Aliaj informoj pri la Esperanta versio[5]

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://biblioteko.esperanto.es/cgi-bin/koha/opac-detail.pl?biblionumber=3349&shelfbrowse_itemnumber=3727
  2. Eventoj n-ro 082, 2/julio - '95 (verŝajne pro eraro tiu ĉi fonto indikas la prezon "1809" guldenoj)
  3. Eventoj n-ro 066, 2/novembro - '94
  4. Eventoj n-ro 102, 2/majo - '96
  5. https://www.youtube.com/watch?v=sdk2C0GnQ2I
  6. El la vikipedia artikolo pri Roman Dobrzyński: "En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando." El la vikipedia artikolo pri Mila van der Horst-Kolińska: "Ŝia plej elstara atingo estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995)"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]