Mdantsane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mdantsane
Mdantsane (Sud-Afriko)
Mdantsane (Sud-Afriko)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Afriko
provinco: Orienta Kablando
distrikto: Amatole
specialaĵo: township
retejo: mdantsane.co.za

Mdantsane estas loĝloko de Sud-Afriko en la provinco Orienta Kablando kaj konsideratas township-loĝloko. Ĝi estas antaŭurbo de Orient-Londono, pli-malpli 20 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro.

Ekesto kaj urba strukturo[redakti | redakti fonton]

La loĝloko ekestis, post kiam en 1950 en Sud-Afriko stabiliĝis la sistemo de apartismo, kaj ekvalidis la leĝo Group Areas Act, kiu malpermesis al homoj konsiderataj "ne-blankuloj" vivi en sudafrikaj urboj. Tiutempe la loĝloko apartenis al la bantustano Ciskei. Ekestis la dua plej granda township de Sud-Afriko. Post la fino de la sistemo de apartismo en 1994 centmiloj da malhelhaŭtaj kamparanoj venis al la grandaj urboj en la espero trovi laboron, kaj tre multaj el ili ekloĝis en la township-loĝlokoj kiel Mdantsane. Multaj loĝantoj dum la tempo de apartismo kaj ankoraŭ nuntempe estas laboristoj de tre malgrandaj salajroj en la industriaj entreprenoj de la havena urbo Orient-Londono kaj de la industria zono Fort Jackson.

Cele al la plibonigo de urbaj strukturoj la Eŭropa Unio en 2005 disponigis financan subtenon de 15 milionoj da Eŭroj.

Laŭ la stato de 2009, en Mdantsane oficiale loĝas 175.790 homoj (el ili 53 procentaĵoj virinoj) en 45.384 familioj. 24,9 procentaĵoj el ili vivas en "neformalaj loĝejoj", kabanoj el lado, ligno kaj fortika papero. Fakuloj tamen taksas, ke fakte en Mdantsane vivas 350.000 homoj - konsiderante ke la "formalaj loĝejoj" estus ĝuste nombritaj, tio signifus ke pli-malpli 63 procentaĵoj de la veraj loĝantoj vivus en provizoraj kabanoj.

Aparte la medcinaj instalaĵoj estas malsufiĉaj; granda procentaĵo de la loĝantoj estas infektita je HIV, kaj ankaŭ je pliaj malsanoj parte lige al la imunsistema malforteco pri HIV-infektiĝo. Ankaŭ orfejoj, maljunulejoj kaj vivejoj por handikapitoj tre mankas. La procentaĵo de krimoj aparte grandas, kompare al aliaj regionoj de Sud-Afriko. Manka socia strukturo kaj apenaŭ ekzistantaj strataj lumoj favorigas grandan kvanton de krimoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]