Messerschmitt Me 262

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Me-262)
Messerschmitt Me 262

La Messerschmitt Me 262 estis Germania jetmotora ĉasaviadilo. Me 262 estis la unua aviadilo kun gasturbina jetmotoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La planadon de la tipo komencis la Messerschmitt AG en 1938, sed bonajn jetmotorojn produktis nur la firmao Junkers en 1943. Tiam la germana armea gvidantaro decidis ĉesigi la programon. Finfine permesis la produktadon de la aviadilo mem Adolf Hitler, sed ne kiel ĉasaviadilo, sed kiel rapida bombarda aviadilo. La konstruaĵo ne taŭgis por tio, kaj ne estis ankoraŭ matura por ia ajn uzo.

Ĝi estis unu el naziaj teknikaj ideoj.(?) Ĝia kromnomo estis "Schwalbe" (germane: hirundo). Kreis ĝin la firmao Messerschmitt. Preskaŭ tiom nova aviadilo, kreita de la landoj kiuj batalis kontraŭ Germanio, estas la angla aviadilo Gloster-Meteor (sed Gloster-Meteor estas malpli forta ol Me 262 kaj malpli frua). Komence, ili instalis nejetajn motorojn (1941), sed tiuj motoroj turniĝis malantaŭe. En 1942 ili jam lanĉis la unuan jetan version.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • longo: 10.60 m
  • enverguro: 12.51 m
  • alto: 3.83 m
  • skipo: 1
  • motoro: 2 Junkers Jumo 004B-1/2/3 gazturbinoj kun 8.8 kN ŝovforto
  • rapido: 865 km/h (en alto de 6,000 m)
  • armiloj: 4X30 mm-a Mk 180 maŝinpafiloj
  • maso: 4,420 kg (malplene) ; 6,401 kg (batalprete)
  • maksimuma flugpinto: 11,450 m
  • atingopovo: 1,042 km

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Messerschmitt Me 262 : der geklonte Düsenjäger : der Nachbau des legendären Flugzeuges / Werner L. Blasel Oberhaching : Aviatic; 158 p. : Ill. ISBN 978-3-925505-86-7 3-925505-86-5 (moderna privata konstruo en Usono)
  • ME 262 "Sturmvogel/Schwalbe" / Hugh Morgan; ins Deutsche übertr. und bearb. von Wolf Westerkamp; Vorwort von Adolf Galland; Geleitwort von Johannes Steinhoff; Stutgarto : Motorbuch Verlag, 1996; 213 p.,[8] farb. Tafeln ; 28 cm : Ill.; Traduko de la angla lingvo: Me 262 Stormbird rising; "Me 262 Stormbird rising". Londono [etc.], 1994; Untertitel auf dem Umschlag: Entwicklung, Einsatz, Neubau; ISBN 3-613-01757-1 (germane);
  • "Me 262 Stormbird rising". Londono [etc.], 1994; angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]