Meadowlands Sports Complex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita panoramo de la konstruaĵaro en 2006.

Meadowlands Sports Complex estas aro da sportejoj kaj spektaklejoj lokitaj en East Rutherford (Nov-Ĵerzejo). La konstruaĵaro estas administrata de la agentejo New Jersey Sports and Exposition Authority (NJSEA). Ĝi nun konsistas el tri konstruaĵoj : la stadiono Giants, Izod Center kaj Meadowlands Racetrack.

Koordinatoj: 40° 48′ 51″ N 74° 04′ 26″ U / 40.81417 °N, 74.07389 °U / 40.81417; -74.07389 (mapo)