Meandro (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meandra pavimo sur stratoj de Rodoso.

Meandro[1] (Greka: Μαίανδρος) estas ornama bordo konstruita el kontinua linio, formita al ripetita motivo. Tia desegno estas nomita ankaŭ la greka rompo aŭ la greka ŝlosilo, kvankam tiuj estas modernaj nomigoj.

La nomo "meandro" aludas al la zigzaga kaj kurbeca fluejo de la rivero Meandro en Malgranda Azio, kaj aliflanke, kiel Karl Kerenyi indikis, "la meandro estas la figuro de labirinto en linia formo".[2] Inter kelkaj italoj, tiuj modeloj estas konataj kiel grekaj linioj, kaj en la hispana simple kiel greka. Kutime la termino estas uzata por motivoj kun rektaj linioj kaj rektaj anguloj, kvankam estas multaj versioj kun rondaj formoj.

Laŭ Francisko Azorín meandro estas Geometria, sinsekve ripetata ornamo, laŭ tipa greka maniero.[3] Li indikas etimologion el Maiandros, propra greka nomo de rivero Mendereo, en malgranda Azio kaj de tie la latina meandros.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La greka termino maíandros kaj ĝia latinigita varianto meandros ne oftas ekster arkeologiaj kuntekstoj.
  2. Kerenyi, Dionysos: archetypal image of indestructible life (Princeton University Press) 1976:89.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 136.
  4. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]