Meblofabriko Scheidemantel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scheidemantel-fabriko
Loĝdomo de Scheidemantel ĉe Brucknerstraße 29
Tombo de Hermann Scheidemantel

Meblofabriko Hermann Scheidemantel (germane: Möbelfabrik Hermann Scheidemantel aŭ simple Scheidemantelsche Fabrik) je Schwansee-strato 41 en Vajmaro, Germanujo, estas historia fabrika grundaro de la grandduka kortegĉefĉarpentisto Hermann Scheidemantel (1833-1910)[1].

Fabriksorto[redakti | redakti fonton]

Ne temis pri la unua kortega ĉefĉarpentisto en Vajmaro ĉar jam meze de la 19-a jarcento tenadis Andreas Scheidemantel (ĉ. 1802–ĉ. 1870) atelieron je Wagner-strateto transprenotan fare de filo. En la 1894-a jaro malfermis la artista lignaĵisto Friedrich Scheidemantel (1867–1933), filo de Hermann Scheidemantel, vendejon kun daŭra ekspozicio je Schiller-strato 14. Post translokigo fabrika je Schwansee-strato 41 ankaŭ la ateliero ĝuis etendiĝon. Tio faritis en la 1899-a jaro.[2]

Hermann Scheidemantel faris ankaŭ la internan modernigon de Nietzsche-arkivo laŭ planoj de Henry Van de Velde.[3] Ĝenerale estis tiu ĉi kunlaboro fruktodona al ambaŭ partoj kaj interna arĥitekturpluigo altkvalita evoluis. La firmaon ŝajdemantelan sekve Van de Velde plurfoje menciis laŭde en siaj rememoroj.[4] Konkludeblas ke Scheidemantel fabrikis la plejmulton de la far Van de Velde vajmare kreitaj mebloj![5]

Eksportis la firmaon ankaŭ Brition kaj Nederlandon. Ĉirkaŭ la jaro 1900-a lia fabriko estas la ununura siaspece en Vajmaro kiu postvivis.[6] Lia bofrato Karl Schneider, arĥitekto pri internaĵoj, transprenis la firmaon en 1908 plubenigante la modelojn kune kun la Velde-disĉiplon Thilo Schoder. Ties filo Karl Friedrich Schneider firmaestris en 1950, kiu ŝanĝiĝis inter 1958 kaj 1972 je kooperativo Produktionsgenossenschaft des Handwerks (PGH) Raumgestaltung antaŭ iĝi popolproprieta entrepreno. Poste kaj antaŭ Turniĝo WIA Weimarer Innenausstatter GmbH ekgastis tie.[7]

Hermann Scheidemantel estis patro de la goeta esploristo Eduard Scheidemantel kaj de la opera kantisto Karl Scheidemantel. La loĝdomo de la fabriko estis je Bruckner-strato 29. Lia tomo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.

La konstruaĵo ĉe Schwansee-strato 41 figuras sur la listo de la monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Tio samas por la loĝdomo de ĉe Bruckner-strato29.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tomboinformoj pri Scheidemantel ĉe Historia tombejo vajmara
  2. Gitta Günther, Lothar Wallraf (eld.): Geschichte der Stadt Weimar, dua eldono, Weimar: Böhlau, 1976, p. 409.
  3. [1] Arkivigite je 2021-12-07 per la retarkivo Wayback Machine Volker Wahl: Das neue Weimar – zwei Texte von Hans Rosenhagen und Max von Münchhausen 1903/04, ĉe: Weimar–Jena: Die große Stadt 6/1 (2013) p. 60–80. Konkrete p. 79 kun noto 46.
  4. Henry van de Velde: Geschichte meines Lebens, Bron 2008. La ŝatiĝo fare de Van de Velde atestas ankaŭ la jenaj linioj: Es zeigte sich rasch, daß Scheidemantel ein kultivierter, seinem Beruf leidenschaftlich ergebener Kunsthandwerker war, dessen Vorfahren seit weiß Gott wie langer Zeit sich im gleichen Beruf betätigt hatten. Als ich nach Weimar kam, beschäftigte er etwa zwanzig Arbeiter. Bald darauf waren es mehr als doppelt so viele. Er erkannte, daß Hugo Westberg ein vorzüglicher Fachmann war.
  5. Samloke p. 206.
  6. Art. Industrieentwicklung, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 223.
  7. Günther/Huschke/Steiner, p. 308
  8. Listo aktualigita en 2019. Arkivita el la originalo je 2021-05-12. Alirita 2021-12-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.9840311.31624