Meblofarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verkaĵo de fajna meblofarado fare de Gaspar Homar, Hispanio.

Meblofarado, meblometiomeblarto estas speciala fako de ĉarpentado orientita al la konstruado, produktado aŭ muntado de mebloj. Do, temas pri profesio, arto kaj tekniko. La profesiuloj estas meblistoj. Sed en kelkaj eŭropaj lingvoj oni nomigas ilin ebonistoj, el ebono, nome tipo de ligno, konsiderata valorega ekde la antikveco, devena el arbo angiosperma kaj dukotiledona de afrika origino (Diospyros ebenum), kiu havigas duran kaj pezan lignon, nigran centre kaj blankan ĉe la ŝelo.

La meblometio distingiĝas disde la ĉarpentado je tio ke ĝi produktas pli prilaboritajn meblojn, generante novajn teknikojn kaj komplementante ilin per aliaj por la fabrikado de kelkaj pecoj, kiaj la marketro, la ĉizado, la tornado kaj aliaj teknikoj. Kvankam ne estas karaktero propea la uzado de specifa materialo, la meblofarado klopodas disvovligi meblojn de alta kvalito, valoro kaj desegno. Tiu estas la metio kiu akompanas la procezon de desegno de la meblaro, ĉu komerca aŭ hejma.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La enhavo de tiu artikolo aligas materialon el Diccionario Enciclopédico Hispano-Americano de la jaro 1898, kiu estas jam de publika posedo.
  • AA.VV. (1991). Enciclopedia del Arte Garzanti. Ediciones B, Madrid. ISBN 84-406-2261-9.
  • Azcárate Ristori, José María de; Pérez Sánchez, Alfonso Emilio; Ramírez Domínguez, Juan Antonio (1983). Historia del Arte. Anaya, Madrid. ISBN 84-207-1408-9.
  • Dempsey, Amy (2002). Estilos, escuelas y movimientos. Blume, Barcelona. ISBN 84-89396-86-8.
  • Fernández Polanco, Aurora (1989). Fin de siglo: Simbolismo y Art Nouveau. Historia 16, Madrid.
  • Prados, José María (1989). El Rococó en Francia y Alemania. Historia 16, Madrid.
  • Tarabra, Daniela (2009). Los estilos del arte. Electa, Milán. ISBN 978-8156-89396-471-6.