Mecenato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mecenaso Statuo de Gaius Cilnius MAECENAS

Mecenato aŭ Patrono estas kapitalisto, kiu dediĉas iujn el siaj rimedoj al subtenado de arto aŭ scienco sen ricevi personan favoron aŭ eĉ rektan konsideron.

La nomo "Mecenaso" devenas de la nomo de Gaius Kilnius Mecenas, riĉa romano de etruska deveno, amiko de Aŭgusto, protektanto de Horacio kaj Vergilio.

Danke al ĉi tiuj kaj aliaj samstilaj faroj, la nomo de Mecenas fariĝis eponimo, t.e. simbolanta riĉulon kiu sponsoras la helpobezonajn artistojn kaj la artojn ĝenerale.

La mecenateco estis tipa de la renesanca societo.[1] Sed laŭlonge de la historio estis grandaj mecenasoj. Unu el la plej famaj estas Lorenzo de Mediĉo, kiuj malavare subtenis renesancajn artistojn, kaj malgrandajn mecenasoj, kiuj kontentiĝis pri invitado de artistoj, verkistoj aŭ poetoj por manĝi kun ili por ŝpari siajn vivkostojn. La artistoj invititaj al la manĝo foje servis al la gastigantoj kiel temo de intereso por la aliaj gastoj. Tiel Cosimo la II de' Medici, Grandduko de Toskanio, estis rekonita kiel la patrono de Galileo Galilei.

Moderna sponsorado[redakti | redakti fonton]

En la moderna epoko, la translokigo de rimedoj de artemaj kapitalistoj al bezonataj artistoj ĝenerale fariĝis pli sistema, kaj ĝi trairas komitatojn, kiuj donas kreivajn premiojn aŭ porvivajn stipendiojn, laŭ plenumado de iuj kriterioj. Do tiel nuntempe la subteno de artoj kaj sciencoj havas formon de sponsorado.

La moderna ŝtato ankaŭ instigas tian filantropion per provizado de impostaj avantaĝoj al tiuj, kiuj okupiĝas pri ĝi. La malavareco de la mecenasoj foje estas rekompensita per la pozitiva reputacio konstruita por ili kaj ilia daŭra memoro en la verkoj de iliaj protektatoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la Enciklopedio de Esperanto (1935) estis uzita formo mecenoj, sed la nuntempaj vortaroj preferas la Zamenhofan mecenato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro