Saltu al enhavo

Meckenheim (Rejnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meckenheim
Blazono
Meckenheim (Rejnlando) (Germanio)
Meckenheim (Rejnlando) (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Rhein-Sieg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 22 25
Poŝtkodo 53340, 53333
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5309
Aŭtomobila kodo SU
Oficiala Municipokodo 05382032
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) (nomata "Alt-Meckenheim") kaj 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Bert Spilles
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 22
53333 Meckenheim
Demografio
Loĝantaro 24925 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N, 7° 1′ O (mapo)50.6333333333337.0166666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 7° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 m
Areo 34,92 km²
Oficiala retejo https://www.meckenheim.de/
vdr

Meckenheim estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Sieg kaj krome grupiĝas en la administra distriktaro Kolonjo. Fine de decembro 2024 la urbo havis 24 925 loĝantojn sur areo de 34,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 718 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la komunumoj Alfter, Bonno, Wachtberg, Rheinbach kaj Swisttal. En Meckenheim interalie en 1892 naskiĝis la germana esperantisto Teodor Jung, fondinto de la gazeto Heroldo de Esperanto.

La komunumo konsistas el la urbocentro (Kernstadt, nomata "Alt-Meckenheim") kaj 4 urbopartoj (Stadtteile): Altendorf (1310 loĝantoj), Ersdorf (927 loĝantoj), Lüftelberg (1355 loĝantoj) kaj Merl (6007 loĝantoj) - la nombroj estas laŭ la stato de 2023.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
kastelo Lüftelberg
ekzempla trabfaka domo
loka juda tombejo