Medeĝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Medellín.
Urbaj konstruaĵoj rigardataj el surmonta ŝoseo kondukanta al vilaĝo Santa Elena, proksima al Medellín
Urbaj konstruaĵoj rigardataj el surmonta ŝoseo kondukanta al vilaĝo Santa Elena, proksima al Medellín
Medellín
urbo
Fotomontaĵo
municipo de Kolombio • urbo • urbego • milionurbo

Flago

Blazono de Medeĝino

Flago Blazono de Medeĝino
Administrado
Statuso Urbo
Lando Kolombio
Ŝtato Kolombio
Regiono Antjokio
Fondita 1675
Poŝtkodo 050001
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Daniel Quintero
Demografio
Loĝantaro 2 464 322  (2015)
- Metropola regiono 3 731 447
Loĝdenso 6 474,2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 14′ N, 75° 34′ U (mapo)6.2319444444444-75.568055555556Koordinatoj: 6° 14′ N, 75° 34′ U (mapo)
Alto 1538 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 380,6 km² (38 060 ha)
Horzono UTC-05:00 [+]
Medellín (Antjokio)
Medellín (Antjokio)
DEC
Medellín
Medellín
Situo de Medellín
Medellín (Kolombio)
Medellín (Kolombio)
DEC
Medellín
Medellín
Situo de Medellín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medellín [+]
vdr

Medellín (Esperantigita nun kiel Medeĝino, antaŭe ankaŭ kiel Medelino kaj Medeljino) estas la ĉefurbo de la provinco Antjokio en Kolombio, fondita en 1616 (Vidu Historion malsupre).

Ĝi estas la tria plej granda urbo de Kolombio, kaj ĝi estas foje konsiderata la dua plej grava pro sia aglomeraĵo kaj sia industria kaj ekonomia nivelo.

Medellín estas kontinuece kunurbigita kun aglomeraĵo de aliaj naŭ najbaraj municipoj, kio kunformas la t.n. "Najbara Zono" (vidu ĉi malsupre).

Situo kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Tia latitudo povus pensigi vin pri varma klimato, sed pro sia alto super marnivelo, 1.538 metroj, la varmo ne estas troa kaj la urbo havas proksimume konstantan temperaturon de -averaĝe- 24 oC, kaj tial ĝi estas kromnomata en Kolombio Urbo de ĉiama printempo.

Alia kromnomo kiun akiris Medellín en la lando estas Ĉefurbo de la montoj, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita fare de montoj kiuj atingas ie alton de 3.000 metroj. Do, la urbo kaj sia Najbara Zono (vidu ĉi malsupre) kuŝas en valo nomata Valo de Aburrá, kies longo, en direkto proksimume de sudokcidento al nordoriento estas 70 km, kaj kies varianta amplekso estas maksimume 10 km. Laŭ la vala longo fluas norden la Rivero Medellín.

Najbara Zono[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Najbara Zono.

Najbaraj al Medellín, estas serio de naŭ municipoj, tiel ĉi: Ekde Medellín Nordorienten: Bello, Copacabana, Girardota kaj Barbosa, kaj suden: Itagüí, Envigado, Sabaneta, La Estrella kaj Caldas. Kompreneble, pro la najbareco kaj fortaj interrilatoj de loĝado, transporto kaj laborado de la enloĝantoj de la dek municipoj, pro la iompostioma kunurbaniĝo kaj kontinueco de konstruaĵoj, kaj konsiderante la relativa plia graveco de Medellín, la aro de dek municipoj estas grava geografia kaj ekonomia unuo kiun oni nomas: Najbara Zono de Medellín, kies entuta loĝantaro (laŭ popolnombrado farita inter 2005 kaj 2006) estas 3.312.165 homoj, dum tiu de Medellín propre estas 2.223.078, do 67,12% el la tuto.

La loĝantaro distribuiĝas en Medeĝino kaj la municipoj de ĝia Najbara Zono, kiel montras la sekvanta tabelo:

PROCENTOJ DE LA LOĜANTARO EN LA MUNICIPOJ DE LA NAJBARA ZONO DE MEDELLÍN
Barbosa Bello Caldas Copacabana Envigado Girardota Itagüí La Estrella Medellín Sabaneta
1,3 11,2 2,0 1,9 5,3 1,3 7,0 1,6 67,1 1,4

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ popolnombrado farita inter 2005 kaj 2006, la averaĝo de homoj en hejmo malkreskis ĝis 3,64; meze de la 1970-aj jaroj tiu averaĝo estis 5,7.

En la urbo estas 130.000 universitataj studentoj.

Divido[redakti | redakti fonton]

La urbo estas dividita en 220 kvartaloj, kiuj grupiĝas en 16 komunumojn (nomataj: "Comunas"). Ĉiu komunumo estas konata per numero aŭ per la nomo de kvartalo apartenanta al ĝi: 1 aŭ Popular, 2 aŭ Santa Cruz, 3 aŭ Manrique, 4 aŭ Aranjuez, 5 aŭ Castilla, 6 aŭ Doce de Octubre, 7 aŭ Robledo, 8 aŭ Villa Hermosa, 9 aŭ Buenos Aires, 10 aŭ La Candelaria, 11 aŭ Laureles Estadio, 12 aŭ La América, 13 aŭ San Javier, 14 aŭ El Poblado, 15 aŭ Guayabal kaj 16 aŭ Belén. Medellín ankaŭ enhavas 5 kamparajn vilaĝojn: Santa Elena, Belén Altavista, Palmitas, San Cristóbal kaj San Antonio de Prado.

Urba instalaĵaro[redakti | redakti fonton]

Meze de 2006, en la urbo estas: pli ol 30 magazenaraj centroj, 28 teatrejoj, 52 kinejoj, zoologia ĝerdeno, botanika ĝardeno, 23 universitatoj kaj similnivelaj altlernejoj, 788 kuracejoj kun 4.270 litoj, 46 hoteloj, kun entute 4.000 ĉambroj, 10.000 litoj, kaj en rapida kreskado pro projektoj por konstruado de novaj hoteloj.

La urbo havas 15 muzeojn, inter ili artaj, antropologiaj, kaj muzeo pri scienco kaj tekniko rilataj al publikaj servoj (akvo, elektro, telekomunikado)[1]. Nuntempe (2006) oni desegnas novan sciencan museon, nomata Explora.

La bezonoj de trinkebla akvo kaj energio -elektra aŭ gasa- estas plenumetaj por 99.5% de la medellina loĝantaro.

La urbo havas interne flughavenon Olaya Herrera por regionaj flugoj, kaj je nur 40 kilometroj oriente, en municipo Rionegro, internacian flughavenon José María Córdova.

En la urbo funkcias bonan financan sistemon, kiu inkluzivas la plej grandan bankon de la lando, kaj elektroservaj entreprenoj de internacia atingopovo kiel ISA kaj Isagen[2], kiuj estas modelaj almenaŭ en Latinameriko.

Ekde 1995 Medellín havas metroon [3] kiu trairas la urbon norde↔sude inter Itagüí kaj Bello (vidu mapon pri la NAJBARA ZONO). La metroo havas 19 stacidomojn en la ĉefa linio de 23,2 Km, 7 stacidomojn en transversa linio de 5,6 Km, plus 3 stacidomojn en telfera linio. Nun (2006) oni konstruas plian telferan linion por atingi altajn kvartalojn. Prie vidu artikolon Telfero de Medellín.

La lastjaraj urbaj planistoj kaj estraroj laboradas por fortikigi la urbon kiel centro de internaciaj negocoj. Inter tiucelaj disvolvaĵoj elstaras la Plaza Mayor ("Ĉefa Placo") kiu enhavas modernan kongresejon kaj ekspoziciejo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Feria de las Flores ("Foiro de la floroj"): Ne temas pri la komerca senco de "foiro", sed vere ĝi estas ĉiujara festo, komencinta en 1957, miksaĵo de tre variaj kaj buntaj eventoj de kulturo, muziko, kino, ekspozicioj, sportoj, konkursoj, paradoj, k.t.p. Inter ĝiaj precipaj eroj estas: Parado de florframportistoj nomataj lokhispane "silleteros", kiuj portas surdorse framojn kun buntaj bukedoj, plejofte "afiŝoj" faritaj el floroj, multnombraj prezentoj de orkestroj, granda kavalkado (kiu atingis rekordon "Guinness" en 1996 kaj 1999), granda parado de klasikaj kaj antikvaj aŭtomobiloj, ekspozicio de birdoj, ekspozicio de orkideoj (kolombia "nacia floro"), multnombraj dancejoj tra la urbo, budoj kun produktoj de la kamparanoj, konkurso de talentaj virinoj (kie oni premiias ties atingojn en sporto, entreprenismo, konkursoj inter kvartaloj, kaj multaj aliaj festeroj. [4]
  • ColombiaModa: Ĉiujara internacia foiro pri vestaĵmodo kaj teksaĵa industrio, komencinta en 1990, en kiu partoprenas dekoj da famaj gedezajnistoj, centoj da gedefilistoj, kaj centoj da kompanioj de la vestaĵa, teksaĵa, kudrada kaj rilataj industrioj. [5]
  • Colombiatex Ĉiujara internacia foiro de la teksaĵa industrio, komencinta en 1989. [6].
  • Festival Internacional de Poesía ("Internacia Poezia Festivalo"): Ĉiujara evento komencinta en 1991, kiu venigas dekojn da poetoj ĉiujare, el diversaj landoj kaj lingvoj, kaj lokan aŭskultantaron de centmiloj da homoj. Tie okazas legado laŭta de poemoj en tre diversaj lingvoj, fare de siaj aŭtoroj, en diversaj lokoj de la urbo, plejparte malfermitaj, aerliberaj: En la urba Botanika Ĝardeno, en diversaj parkoj kaj placoj, en avenuoj, en lernejoj, en hoteloj, en muzeoj, en bibliotekoj, en la urba Planetario, en lernejoj pri arto, en sidejoj de sindikatoj, kompreneble ankaŭ en teatrejoj, kaj eĉ en prizonoj, … k.t.p. [7].

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Medellín estas tradicie industria urbo en Kolombio. Plej konata pro ĝia teksaĵa industrio kaj rilataj fakoj kiel produktado de vestaĵoj.

Laŭ la Komerca Ĉambro de Medellín[8], la ekonomio de la urbo kreskis 4,1 procenton dum la jaro 2004 kaj 4,3 procenton dum la jaro 2005.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Metroplús estas mezkapacita rapida aŭtobusa transporto kiu servas la urbon Medeĝino kaj Valon de Aburrá en Antjokio. La municipo Medeĝino kaj la Metroo de Medellín estas ĝiaj majoritataj akciuloj kaj ĝia funkciado fariĝas zorge de "Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá" (ETMVA).

Historio[redakti | redakti fonton]

La hispano Jerónimo Luis Tejelo, kunulo de la konkeristo Jorge Robledo, "malkovris" la valon kie situas Medellín en 1541. Tiam la loko estis enloĝita fare de indiĝenoj.

Oni povas kalkuli la fondon de Medellín ekde kiam la 2an de Marto de 1616, la hispano Francisco Herrera Campuzano, fondis vilaĝon San Lorenzo de Aburrá. La urbo ne estis fondita en la nuntempa urbocentro, sed en loko kiu nun estas kvartalo El Poblado ("la popolumita"), kaj ĝi translokiĝis en 1646 proksime al la nuna urbocentro. En 1649 la lokon oni eknomis Nuestra Señora de La Candelaria de Aná.

Tamen, oni plejofte kalkulas la aĝon de la urbo nur ekde la 2a de novembro 1675, kiam la guberniestro Miguel de Aguinaga refondis ĝin kun la nomo Villa Real de Nuestra Señora de la Candelaria de Medellín ("Reĝa Vilaĝo de Nia sinjorino de La Candelaria de Medellín"). Ekzemple tial en 1975 oni festis la "300-jariĝo" de la urbo per multaj eventoj.

La titolon de "urbo" ĝi ricevis en 1813 de la tiama guberniestro Juan del Corral.

La urbo fariĝis ĉefurbo de departemento Antjokio en 1826, per ordono fare de la Nacia Senato. Antaŭ tio, la ĉefurbo estis la samnoma municipo Antjokio.

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Medellín estas menciita en kanzono de Shakira "Un poco de amor":

Rockit out and rockit in
oh yeah !
from Dublin to Babylon
Buscando un poco de amor.
The jumpit out and jumpit in
from Brasilia to Medellín.
Buscando un poco de amor…

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo el supra parto de la orient-okcidenta strato 10a, kvartalo "El Poblado"
Panoramo el supra parto de la orient-okcidenta strato 10a, kvartalo "El Poblado"

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Muzeo Interaga EPM Arkivigite je 2007-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Empresas Públicas de Medellín kaj ISA Arkivigite je 2007-10-04 per la retarkivo Wayback Machine kaj Isagen Arkivigite je 2007-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Metroo Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Ligilo Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Ligilo
  6. Ligilo Arkivigite je 2006-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Ligilo
  8. Komerca Ĉambro de Medellín Arkivigite je 2007-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Convenis de col·laboració (katalune). Ajuntament de Barcelona. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2008-08-02.
  10. Convenios, actas, declaraciones y documentos de interés (hispane). Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. Alirita 2008-08-02.
  11. Medellín, Colombia (angle). Greater Ft. Lauderdale Sister Cities International. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2008-08-02.
  12. Convenios de Hermanamiento y/o Cooperación Suscritos en el año 2006 (hispane). Municipio del Distrito Metropolitano de Quito. Arkivita el la originalo je 2008-11-11. Alirita 2008-08-02.
  13. Gardel en Tacuarembó (2) (hispane). Radio Gardel. Arkivita el la originalo je 2008-07-23. Alirita 2008-08-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]