Medea (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medea - (helene Μήδεια,(kartvele მედეა, latine Medea) estas en la helena mitologio filino de Kolĉida reĝo Eeto kaj de lia edzino Eidio. Medea estas konsiderata unu el la potencaj sorĉistinoj en helenaj mitoj.

Medea sur bildo de Eugène Delacroix

Legendo

Medea signife eniris en helenajn mitojn post kiam granda malfacila ekspedicio de Argonaŭtoj albordiĝis en malproksima Kolĉido, por ke ĝi sub gvidado de Jazono ekposedu la oran ŝaffelon. Dioj donacis al ŝi arton sorĉi kaj la dioj ankaŭ estis kreantoj de ŝia sorto. Diinoj Hero kaj Atena helpe de dio de amo Eroto okazigis, ke Medea unuavide enamiĝis Jazonon tiel, ke ŝi por li ĉion faru kaj oferu.

Jazono petis la reĝon Eeton, ke tiu donu al li la oran ŝaffelon, ke li por ĝi volonte oferos ĉion. Sed Eeto timis, ke laŭ malnova profetaĵo Jazono venis forpeli lin de la trono kaj regi mem. Li donis al Jazono neplenumeblan taskon plugi kampon de milita dio per fera plugo tirata per fairaj taŭroj, poste semi ĝin per drakaj dentoj el buŝo de sankta serpento, atendi kiam el la dentoj kreskos armitaj batalantoj, kaj tiujn poste mortigi. Medea venis al Jazono helpi per siaj sorĉoj, donis al li sorĉan oleon el herbo nomata Prometea radiko, kiu faris lin senmorta kaj por unu tago donis al li nesupereblan forton. Jazono promesis al Medea, ke li prenos ŝin en Grekion kiel sian edzinon. En la batalo li obeis Medeajn konsilojn kaj venkis.

La reĝo Eeto estis surprizita pro Jazona sukceso, elpensadis pluajn taskojn kaj artifikaĵojn. Li suspektis, ke iu al Jazono helpis kaj suspektis ankaŭ Medean. Ŝi jam sciis, ke ne estas sekure atendi, helpis al Jazono preni la orfelon el la sankta arbo sorĉnarkotinte la drakon. Ili ambaŭ kaj ĉiuj viroj fuĝis navigante per la ŝipo Argo. Sed la reĝo Eeto ne rezignis venĝon kaj sendis militistaron gvidatan de la duonfrato de Medea Apsirto persekuti la fuĝantojn. Post longa navigado ĝi atingis ilin apud enmariĝo de la rivero Istro, nun Danubo. Medea invitis Apsirton al la sekreta kunveno kaj Jazono, artifike preparita en gvatejo mortigis lin per glavo. Baldaŭ post tio la batalo finiĝis per venko de Argonaŭtoj.

Sed pro tiu ĉi artifiko kaj murdo dioj punis ilin per longa kaj suferplena vojaĝo hejmen. Ili navigis tra multaj riveroj, ankaŭ preter marmonstroj Skilo kaj Ĥaribdo, estis ankaŭ sur insulo de la sorĉistino Kirko. Ŝi purigis Jazonon kaj Medean de kulpo pro la murdo de Apsirto.

Sur insulo de fajakoj atingis ilin ankoraŭ unu deputitaro de la reĝo Eeto kaj petis Jazonon eldoni Medean. Por malhelpi tion Jazono edziĝis al Medea kaj ili ekvojaĝis al Iolko en Tesalio.

Reganto en Iolko estis Pelio. Al li Jazono volis transdoni la oran ŝaffelon kaj per tio akiri laŭrajte la regadon por si. Sed Pelio rifuzis fordoni la potencon. Medea denove aliris al sorĉado. Plej frue ŝi rejunigis patron de Jazono Esonon tiel, ke ŝi anstataŭis lian sangon per sorĉa suko. Kiam la samon petis de ŝi filinoj de Pelio por sia patro, Medea ordonis al ili malfermi liajn vejnojn, sed nenion poste faris por anstataŭi la sangon kaj Pelio mortis. Lia filo Akasto poste Jazonon kun Medea el Iolko forpelis.

Rifuĝejon ili trovis ĉe korinta reĝo Kreono kaj ĉe li kontente vivis. Sed Jazono plu sopiris pri potenco. Pro tio li turnis sian intereson al Kreona filino Glaŭka, al ŝi li ankaŭ plaĉis kaj Kreono komplezis akcepti lin kiel bofilon kaj transdoni al li regadon. Sed kiam Jazono la aferon anoncis al Medea, ŝi ne nur ne akceptis tion, sed ŝia granda amo al li ŝanĝiĝis al granda malamo kaj ŝi decidis kruele venĝi. Plej frue ŝi venenis Glaŭkon kaj Kreonon. Jazonon ŝi punis per murdo de iliaj filoj Mermero kaj Fereto. Poste ŝi petis protektadon de la atena reĝo Egeo, sed tiu ŝin ankaŭ forpelis pro provo murdi Tezeon. Poste Medea perdiĝis ie en oriento, onidire en lando malantaŭ Tigrido, laŭ ŝi nomata Medio.

Montro en arto

Dramoj

  • Eŭripido: Peliinoj (el la j. 455 a.K.).
  • Eŭripido: Medea (el la j. 431 a.K.) - Euripido priskribis Medean kiel pasie amantan kaj mistifikitan virinon.
  • Ovidio: Medea - tragedio favore akceptita de samtempa kritiko, sed la verko ne konserviĝis.
  • Lucius Annaeus Seneca: Medea; samtempa kritikanto notis, ke tiu ĉi Medea jam legis la "Medean" de Eŭripido.
  • Robinson Jeffers: Medea dramo el la jaro 1946, ekestis per repoeto de la antikva verko.

Belartoj

Muziko