Medellín (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Medeĝino.
Medellín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06411
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 237  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 5° 57′ U (mapo)38.963039-5.958142Koordinatoj: 38° 58′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medellín (Ekstremaduro)
Medellín (Ekstremaduro)
DEC
Medellín
Medellín
situo en Ekstremaduro
Medellín (Hispanio)
Medellín (Hispanio)
DEC
Medellín
Medellín
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medellín (Badajoz) [+]
vdr
Kastelo de Medellín

Medellín estas vilaĝo kaj municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 237 loĝantoj sur areo de 65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Ĝi lokiĝas en la valo de rivero Gvadiano, precize apud ponto kiu anstataŭigis antikvan romianan ponton super tiu rivero.

Parto de la municipo estas la loĝloko Yelbes.

La nomo de la vilaĝo devenas de Quinto Cecilio Metelo, ĝia fondinto. Nuntempe estas skulptaĵo de tiu romiano en la orienta enirejo de la vilaĝo.

Medellín estas fama pro tio, ke tie naskiĝis Hernán Cortés, la konkerinto de Meksiko. De tiu epoko estas kastelo, kiu konserviĝas sur norda monteto. Estas vizitindaj ankaŭ la mezepoka ponto, la restaĵoj de la romiana ponto, la restaĵoj de la romiana teatro, la restaĵoj de la antaŭromiana murego, la preĝejoj de Sankta Jakobo kaj Sankta Cecilia.

Komence de la 19a jarcento dum la milito kontraŭ Napoleono okazis batalo inter Medellín kaj Don Benito, kie mortis pli da 10,000 hispanoj, kaj parizanoj kaj parizovizitantoj povas serĉi la nomon Medelin sub la Arko de la Triumfo en Parizo. Ankaŭ dum la intercivitana milito (1936-39) Medellín estis batalejo inter la du flankoj. Nuntempe estas grupo da esperantistoj en tiu vilaĝo.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la agrikulturo tute ŝanĝiĝis en Medellín kaj ties kampoj pro la faŝista evolua plano Plan Badajoz. La akvuumaj produktoj anstataŭigis la tradiciajn. Dum kelkaj jardekoj oni produktis tabakon, sed tiu produkto nune ne estas kultivata, sed tomato, papriko, maizo kaj rizo, depende de la akvokvanto disponebla ĉiun jaron.