Universala Medicina Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Medicina Revuo)
Universala Medicina Esperanto-Asocio
esperanto-organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka asocio de UEA. La faka revuo de UMEA nomiĝas Medicina Internacia Revuo (MIR). Per la preteco akcepti ankaŭ artikolojn en ajnaj lingvoj, sed kun deviga resumo en Esperanto MIR ankaŭ pretas doni voĉon al medicinistoj, kiuj ne regule partoprenas eventojn en la angle parolanta medicino mondo[1]. Por stimuli la emon verki altkvalitajn medicinajn artikolojn en Esperanto, UMEA aljuĝas la Shinoda-premion.[1] Ekzistas fakaj sekcioj pri Yumeiho, Tradicia Ĉina Medicino, neŭrologio, psikiatrio, bestkuracado kaj naturkuracado. Ekzistas ankaŭ gugla retlisto "Medicinistoj por Esperanto".[1] Laŭ la stato de 2017 ĝia prezidanto estas Christoph Klawe (Germanio).


Historio[redakti | redakti fonton]

La "Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio" (TEKA) fondiĝis en 1908 dum la 4-a Universala Kongreso, en Dresdeno, sekve de alvoko de Wilhelm Róbin en Voĉo de Kuracistoj.

Poste nomita Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), ĝia unua adresaro kun plena nomaro enhavis 19 landajn konsulojn, 41 urbajn reprezentantojn kaj 428 anojn.

Organoj de la asocio estis Internacia Medicina Revuo, kiu publikiĝis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, post la Dua Mondmilito sekvis Medicina Revuo (1951-1963) kaj dufoje jare Medicina Internacia Revuo (ekde 1964). El tio, de 1964 ĝis 1977 la revuo redaktiĝis en Tiba (Japanio), poste ĝi kompiliĝis en Krakovo (Pollando). Ekde la 21-a jarcento la revuo ankaŭ aperas en reta eldono. En junio 2013 celebriĝis la 100-a eldono. Inter 1987 kaj 1990 UMEA krome eldonis la revuon Medicina Kuriero, kiu aperis en Sofio - neregule la kuriero pluaperas ĝis nun.

Internaciaj konferencoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1977 la asocio ĉiun duan jaron okazigas internaciajn medicinistajn Esperanto-konferencojn (IMEK). La unua disvolviĝis en Krakovo, sekvis 2-a konferenco de 1979 en Hódmezővásárhely (Hungario), 3-a de 1981 en Ruse (Bulgario), 4-a de 1983 en Poprad (Ĉeĥoslovakio), 5-a de 1985 en Schwerin (GDR), 6-a de 1987 en Krakovo (Pollando, samtempe al la tiujara IJK de TEJO), 7-a de 1989 en Kortrijk (Belgio), 8-a de 1991 en Kaunas (Litovio), 9-a de 1993 en Veszprem (Hungario), 10-a de 1995 en Ternopil (Ukrainio), 11-a de 1997 ree en Krakovo, 12-a de 1999 en Opava (Ĉeĥio), 13-a de 2001 en Osijek (Kroatio), 14-a de 2003 en Oradea (Rumanio), 16-a de 2006 en Ŝanhajo (Ĉinio), 16-a de 2008 ree en Krakovo, 17-a de 2010 duafoje en Hódmezővásárhely kaj en Szeged[1] kaj 18-a de 2012 duafoje en Opava. La 19-a IMEK okazis en julio 2014 en Budapeŝto (Hungario),[2] organizata fare de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. La 20-a IMEK okazis en Nitro, Slovakio en 2017.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Christoph Klawe, Medicinistoj havas aktivan fakan asocion, revuo Esperanto (UEA), 1295 (10) oktobro 2015, p. 214.
  2. retejo pri la 19-a IMEK en julio 2014, organizata fare de la Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
  3. 20-a IMEK (Nitro, Slovakio), konsultite la 3-an de decembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]