Medicina fakultato
Medicina altlernejo, se tute memstara institucio, aŭ Medicina fakultato en universitato kovranta ĉiujn fakojn de scienco, estas triaranga eduka institucio, profesia altlernejo, kiu instruas medicinon kaj donas profesian diplomon al kuracistoj. Tiaj medicinaj diplomoj inkluzivas la Bakalaŭron de medicino aŭ de ĥirurgio (MBBS, MBChB, MBBCh, BMBS), Magistro de medicino (MM, MMed), Doktoro de medicino (MD, Dr. med.), aŭ Doktoro pri Osteopatia medicino (DO). Multaj medicinaj fakultatoj ofertas pliajn diplomojn, kiel ekzemple Doktoro de filozofio (Ph.D. de la latina Philosophiae Doctor), magistro de scienco (MSc) aŭ alia post-duaranga edukado.
Medicinaj fakultatoj ankaŭ povas fari medicinan esploradon kaj funkciigi instru-hospitalojn. Ĉie en la mondo, kriterioj, strukturo, instrumetodologio kaj naturo de medicinaj programoj ofertitaj ĉe medicinaj fakultatoj varias konsiderinde. Medicinaj fakultatoj ofte estas tre konkurencaj, uzante normigitajn alirekzamenojn, same kiel konsiderado de la notoj en antaŭaj mezlernejaj finekzamenoj, por malvastigi la elektokriteriojn por kandidatoj.
En la plej multaj landoj, la studado de medicino estas kompletigita kiel bakalaŭra grado ne postulante antaŭkondiĉajn bakalaŭrajn kurslaboraĵojn. Tamen, kreskanta nombro da lokoj aperas por diplomiĝintaj partoprenantoj, kiuj kompletigis bakalaŭran gradon inkluzive de kelkaj devigaj kursoj. En Usono kaj Kanado, preskaŭ ĉiuj medicinaj gradoj estas duarangaj gradoj, kaj postulas plurajn jarojn da antaŭa studado je la universitata nivelo.
Noto: En tradukado el naciaj lingvoj konsiderindas, ke la konceptoj pri supera edukado ankoraŭ konsiderinde malsamas inter unuopaj landoj. Tial aparte necesas gardi tutmondan perspektikon. La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis principe apogite de la komenco de la koncerna anglalingva teksto medical school en versio de la 26-a de aprilo 2025, sed tiu teksto en nacilingva formo ankaŭ ne havas vere tutmondan perspektivon kaj pli-malpli nur taŭgas kiel enkonduko.
Esperantlingvaj tekstoj jam ekzistas pri la sekvaj institucioj:
- Fakultato de medicino de la Masaryk-Universitato kadre de la Masaryk-Universitato en Brno
- Litova Universitato de Sansciencoj en Kaŭno
- Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș
- Ŝtata Medicina Universitato de Erevano
- Sanscienca Centro de la Pekina Universitato
- Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" en Simferopolo
- Medicina Universitato en Poznano
- Sudokcidenta Medicina Centro de Universitato de Teksaso en Dallas
- Medicina Universitato de Bjalistoko
- Medicina Universitato en Lublin
- Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro, armea hospitalo en Bethesda, Marilando
- Universitato Semmelweis, medicina ŝtata universitato en Budapeŝto
Vikidatumoj proponas interalie la sekvajn esperantlinĝajn titolojn por estontaj artikoloj, sen ke tiaj artikoloj jam kreiĝis:
- medicina fakultato de Moskva Universitato (d:Q28064984)
- medicina altlernejo Harvard en Bostono, Usono, medicina fakultato de la universitato Harvard (d:Q49121)
- medicina fakultato de Parizo en la 5-a arondismento de Parizo, Francio, eksa parto de la universitato de Parizo de 1808 ĝis 1970 (d:Q3064277)
- unua fakultato de medicino en la Universitato de Karolo en Prago (d:Q163164)
Sed tio nur signifas ke en tiuj vikidatumeroj iu uzanto jam notis esperantlingvan titolon, kaj krome ne indikas apartan elekton.