Medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medicino, pentraĵo de Gustav Klimt el la jaro 1900.

Medicino estas la scienco kaj arto pri la sano de homoj kaj bestoj; ĝi aparte okupiĝas pri esplorado kaj preventado de malsanoj.

El la sama radiko devenas la vortoj medicinaĵo (kuracilo) kaj medicinisto (kuracisto).[1]

Medicino estas tre vasta studfako, kiu inkluzivas plurajn subfakojn kaj branĉojn. Oni kutimas distingi:

  • La bazaj medicinaj sciencoj estas tiuj, pri kiuj ĉiuj medicinistoj estas edukitaj;
  • La branĉoj de medicino estas specifaj fakoj, pri kiuj eblas fakiĝi post la ĝeneralaj studoj pri medicino;
  • La interdisciplinaj branĉoj estas tiuj fakoj, kiuj konsistas el miksiĝo de pluraj medicinaj branĉoj.

Bazaj medicinaj sciencoj

Branĉoj de medicino

Ĥirurgio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĥirurgio.

Ĥirurgio inkluzivas ĉiujn branĉojn de medicino, kiuj postulas rektan operaciadon de la malsanulo. Pli ĝenerale, ĥirurgiistoj havas la taskon juĝi ĉu kaj kiom operacio estas bezonata, kaj okupiĝas pri la pritraktado de eventualaj komplikiĝoj kiuj povas estiĝi post operacio.

Ĥirurgio dividiĝas en pluraj subbranĉoj, kiel ekzemple ĝenerala ĥirurgio, korĥirurgio, kojlorektuma ĥirurgio, nervoĥirurgio, makzelvizaĝa ĥirurgio, ortopedia ĥirurgio, kancerscienca ĥirurgio, transplanta ĥirurgio, infana ĥirurgio kaj multaj aliaj. En multaj kuracejoj, pro historiaj kaj organizaj kialoj, anestezo estas tasko de ĥirgurgiistoj, kvankam el logika vidpunkto ĝi ne estas parto de ĥirurgio.

Interna medicino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interna medicino.

Interna aŭ ena medicino okupiĝas pri la diagnozo, la mastrumado kaj la senoperacia pritraktado de nekutimaj aŭ gravaj malsanoj, kiuj povas koncerni specifan organon aŭ la tutan korpon. En kelkaj landoj, fakuloj en tiu ĉi branĉo ofte nomatas "internistoj".

Interna medicino havas plurajn subbranĉojn, inter kiuj menciindas kormedicino, intensa medicino, hepatoscienco, hormonscienco, sangoscienco.

Aliaj fakoj

Premioj pri medicino

La plej prestiĝa honoro por medicinistoj estas la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, kiun disdonas ĉiujare ekde 1901 la Sveda Akademio en Stokholmo, Svedio.

Esperanto en medicino

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio.

Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Fakaj vortaroj

Esperanto en medicino