Medifavora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medifavora, ekologiema, eko-ema, naturemaverda (angle: environmentally friendly, eco-friendly, nature friendlygreen) estas sinonimaj adjektivoj rilataj al varoj kaj servoj, leĝoj, gvidlinioj kaj politikoj taksataj sentigi minimuman aŭ nenian damaĝon al la medio.[1] Por konsciigi konsumantoj mediemaj varoj kaj servoj ofte estas markitaj de ekologiaj atestiloj. Sed ne ekzistas ununura internacia normo por tia koncepto. La Internacia Organizaĵo por Normigado taksas tiujn atestilojn tro malprecizaj por esti signifaj.[2]

Regionaj variantoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Akvopurigejo, kiu uzas medieman sunenergion, ĉe la monaĥejo Santuari de Lluc sur Majorko.

Produktoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio rajtas uzi la eko-atestilon de la EU laŭaprobe.[3] EMAS estas alia EU-atestilo[4], kiu indikas, ĉu produktorganizado estas ekologiema rilate al la produkto.[5] Germanujo uzas ankaŭ la atestilon de la blua anĝelo bazinta je germanaj normoj.[6]

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

En Usono mediema merkatiko bezonas kaŭcion. Atestiloj kiel mediema ne havas apartan difinon.[7]

En Kanado unu el la atestiloj estas tiu de la Environmental Choice Program,[6] kreita en 1988[8] nur produktoj aprobitaj de la programo estas permesataj montri la etikedon.[9]

Internacie[redakti | redakti fonton]

Energy Star estas programo, kies ĉefa celo estas la redukto de forcejogasaj elsendoj.[10] Energy Star havas diversajn sekciojn por diversaj nacioj aŭ regionoj, inkluzive de Usono,[11] Eŭropa Unio [12] kaj Aŭstralio.[13] La programo, kiu estiĝis en Usono, ekzistas ankaŭ en Kanado, Japanujo, Novzelando kaj Tajvano.[14]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nature-friendly en la enciklopedio Webster's New Millennium Dictionary of English, Preview Edition (v 0.9.7), Lexico Publishing Group, LLC.
  2. Labels -environmentally friendly. ecolabels. Alirita 2007-07-09.
  3. Welcome to the European Union Eco-label Homepage. EUROPA. Alirita 2007-07-10.
  4. EMAS. EUROPA. Alirita 2007-07-10.
  5. Minutes (PDF). EUEB Coordination and Cooperation Management Group. Alirita 2007-07-10.
  6. 6,0 6,1 Environmental Labels Type I. Ricoh. Alirita 2007-07-10.
  7. Environmental Claims. Federal Trade Commission (2008-11-17). Alirita 2008-11-17.
  8. About the Program. EcoLogo. Arkivita el la originalo je 2007-06-18. Alirita 2007-07-10.
  9. Environmental Choice (Canada). Environment Canada. Arkivita el la originalo je 2007-11-25. Alirita 2007-07-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-25. Alirita 2010-11-09.
  10. About Energy Star. Energy Star. Alirita 2007-07-10.
  11. United States Energy Star Home Page. Energy Star. Alirita 2007-07-10.
  12. EU Energy Star Home Page. Energy Star. Alirita 2007-07-10.
  13. Australia Energy Star Home Page. Energy Star. Arkivita el la originalo je 2007-07-03. Alirita 2007-07-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-03. Alirita 2010-11-09.
  14. Who’s Working With ENERGY STAR? International Partners. Energy Star. Alirita 2009-02-03.