Mediteranea dieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingrediencoj por gazpaĉo.

La Mediteranea dieto estas dieto inspirita de la manĝkutimoj de Grekio, Suda Italio, kaj Hispanio en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La ĉefaj aspektoj de ĉi tiu dieto estas proporcie altaj konsumoj de olivoleo, guŝoj, nerafinitaj cerealoj, fruktoj, kaj legomoj, modera eĉ alta konsumado de fiŝaĵoj, modera konsumado de laktaĵoj (plejparte kiel fromaĝo kaj jogurto), modera vino-konsumado , kaj malalta konsumado de ne-maraj viandaj produktoj.

Estas kelkaj indicoj, ke la mediteranea dieto malpliigas la riskon de kora malsano kaj frua morto. Olivoleo povas esti la ĉefa parto de lareklamoj de ĉi dieto. Ekzistas pruvoj, ke regula konsumado de olivoleo ankaŭ povas redukti aŭ preventi malsanojn kaj riskojn je kancero, kardiovaskula malsano, neŭrodegenerado kaj kelkaj kronikaj malsanoj.

La mediteranea dieto, difinita de nutristoj, estas loze ligita al la kulturaj praktikoj, kiujn Unesko listigs en 2010 sub la rubriko "Mediteranea dieto" en la Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro: "aro de kapabloj, scioj, ritoj, simboloj kaj tradicioj koncerne kultivaĵojn, rikoltadon, fiŝkaptadon, bredadon, konservadon, prilaboradon, kuiradon, kaj precipe la disdonadon kaj konsumadon de manĝaĵoj ", ne kiel aparta aro de manĝaĵoj. Ĝiaj sponsoroj inkludas Italion, Hispanion, Portugalion, Marokon, Grekion, Kipron, kaj Kroation.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]