Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Tero)
Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio (Tero)
Situo de mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio
Vikimedia Komunejo:  Mediterranean acacia-argania dry woodlands and succulent thickets [+]
vdr
Arganio, la superreganta arbo en tiuj duonarbaroj

La mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio estas ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono kiu situas en suda Maroko, alĝeria Tindufo kaj en orientaj Kanarioj. Ĝi apartenas al la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon, escepte de la alta montaro.

Ĝi estas limigita norde de la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, oriente de la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, sude de la atlantika marborda dezerto, kaj okcidente de la Atlantiko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arganioj kun kaproj apud Essaouira (Maroko)

La ekoregiono okupas 100 500 kvadratajn kilometrojn en la atlantik-marborda malaltebenaĵo de la sudoriento de Maroko kaj la ekstrema nordo de la marbordo de la Okcidenta Saharo, la ebenaĵo de Haouz-Tadla, la valoj de Suso kaj de Draa, kaj la ekstrema okcidento de Alta Atlaso kaj de Anti-Atlaso; kaj ĝi ankaŭ etendiĝas sur la alĝeria provinco de Tindufo kaj sur la insuloj plej orientaj de Kanarioj : Lanzarote, Fuerteventura kaj la apudaj insuletoj : Ĉiniĥa Insularo kaj Insulo de Lobos.

Lanzarote kaj Fuerteventura apartenas al tiu ĉi ekoregiono tial ke, kaŭze de iliaj aridecoj kaj karakteroj malmulte montarecaj, ili estas pli similaj al la apuda kontinenta afrika regiono ol al resto de Kanarioj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Duonarbaroj de Argania spinosa akompanataj de akacioj kaj sukulentaj arbustaroj regataj de eŭforbioj, estas la precipaj plantaj komunumoj en la ekoregiono.

La precipaj specioj kiuj akompanas arganion estas : Periploca laevigata, Senecio anthephorbium, Launaea arborescens, Warionia saharae, Acacia gummifera, Rhus tripartitum, Withania frutescens, Euphorbia officinarum, Cytisus albidus, Ephedra altissima, kaj Tetraclinis articulata. La limoj de la ekoregiono identiĝas kun tiuj de la argania duonarbaro. Acacia gummifera kreskas kiel arbustaroj kaj estas komuna akompananta specio por la arganio. Aliaj akacioj kiel Acacia raddiana kaj Acacia ehrebengiana estas pli regantaj en la landinterna parto de la ekoregiono, kaj estas larĝe disvastigitaj tra la sahara dezerto. Balanites aegyptiaca kaj Maerua crassifolia komune kreskas en la duonarbaroj de akacio kaj arganio en la orienta parto de la ekoregiono.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La kontinenta parto de la ekoregiono gastigas tre diversan bestaron, kie miksiĝas palearktisaj kaj afrikotropisaj specioj.

Estas unu eksterordinare grava birdspecio. La Nacia Parko "Souss-Massa" inkluzivas gravan brediĝantan populacion de la kvazaŭ endemia norda senharibiso (Geronticus eremita).

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la endemiaj specioj estas trovitaj sur la praaj, malaltaj kanariaj insuloj Fuerteventura kaj Lanzarote.

Situacio de naturprotekto[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas tre endanĝerigita. Sur la kontinento, la sistemo de protektitaj areoj ĵus estas komenciĝanta, kaj la naturaj resursoj estas fundamentaj por la kampara loĝantaro. Rilate al la Kanarioj, la insuloj havas bone starigitan retaĵon de protektitaj areoj, sed la biodiverseco estas minacata kaŭze de la turismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Anonimo 1992 : Plan Directeur des Aires Protégées, Vol. I&II, Ministère de l'Agriculture et de la Mise en Valeur Agricole, Royaume du Maroc.
  • hispane Charco, J. 1999 : El Bosque Mediterraneo en El Norte de Africa. Biodiversitá y lucha contra la desertificación. Agencia española de cooperación internacional, Madrid.
  • france M'Hirit, O.; Benzyane, M.; Benchekroun, F.; El Yousfi, S.M.; Bendaanoun, M. 1998 : L'arganier. Une espèce fruitière-forestière à usages multiples, Editions Pierre, Belgique, 144 p.
  • france Peltier, J.P. 1983 : Les séries de l'arganeraie steppique dans le Souss (Maroc). Ecologia Mediterranea, 9(1): 77-88.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj  Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj  Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj  Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj  Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj  Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj  Israelo,  Jordanio,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj  Hispanio,  Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Grekio,  Italio,  Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj  Francio,  Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio  Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio),  Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj  Francio,  Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj  Israelo,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,  Kroatio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]