Mediteraneo-Mjoso-zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mediteraneo-Mjoso-Zono estas geologia rompiĝzono aŭ faŭlto en la kontinenta terkrusto, kiu etendas tra Eŭropo de la Mediteraneo trans Marsejlo, tra la Malaltebenaĵo de la supra Rejno ĝis la Mjosa Lago en suda Norvegio; la zono havas longecon de 2.000 km.

La terminon Mediteraneo-Mjoso-Zono (germane Mittelmeer-Mjösen-Zone) kreis ĉirk. la jaro 1930 la germana geologo Hans Stille. Unuopaj elementoj de la rifto estas la valo de la Rodano, la Bresse-grabeno, la suprarejna grabeno kaj la Baseno de Majenco. Ĉi tie la rifto dividiĝas en nordorienta kaj nordokcidenta branĉoj. Al la nordokcidenta branĉo apartenas la malsupra rejna buĥto kaj la grabeno de la malsupra Rejno. La alia branĉo estas Wetterau, la baseno de Gießen, la baseno de Amöneburg , la Neustädter Sattel, la Westhessische Senke, la Leinegraben, Kategato, Oslo-fjordo kaj la Mjosa-lago en Norvegio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]